Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Pinĉilumu
Verkinto(j): KOVÁTS, Katalin
Kategorio:Afiŝoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Nian paroligan ludon PINĈILUMU ni lanĉis dum la Universala Kongreso en Jokohamo. Spertinte la sukceson ankaŭ en Roterdamo ni denove aplikis ĝin en Bialistoko. En Kubo mankis pinĉiloj, sed pro la granda intereso de la partoprenintoj ni relanĉos la ludon en Kopenhago.
Ni esperas, ke la pinĉilumado fariĝos tradicio dum la Esperanto-aranĝoj.
Por vidi pri kio temas, bv. elŝuti la suban foton!
Kopiu ĝin kuraĝe kaj raportu pri viaj spertoj.
Reagojn, opinojn bv. skribi en la Gastlibron.
Viajn demandojn sendu al redaktanto@edukado.net
Eldonloko:edukado.net
Eldonjaro:2007
Kreodato:2010-09-29 12:29:01
Lasta redakto:2015-07-12 21:30:49
Montroj:98510
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 168; Viaj elŝutoj: 0

Pinĉilumu!  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 168
Kreodato: 2010-09-29 12:29:48

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

2.
Katalin je 2015-07-12 21:27:04

Kara, ĝuste tial estas pinĉiloj kaj ne pli malfacile manipuleblaj ŝildoj, por ke oni povu facile meti, formeti depende de la emo kaj disponeblo.

1.
pjer je 2015-07-12 21:25:07

Io en la bildklarigo tiklas min.
Anstataù skribi: "... kaj juste pro tio ne ĉiam havas tempon por babilado." estus pli bone skribi ekzemple:" kaj juste pro tio ne ĉiam havas tempon por babilado, tamen nun povas babili?" ankoraù la frazo povus esti pli mallonga.
Alie, komencanto kiu legas la nunan klarigon, povas pensi : " mi ne devas ĝeni homon kun ruĝan pinĉilo, ĉar povas esti tia homo, kiu ne havas tempon por babili pro movadaj respondecoj."

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.