Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:KER-ekzamenoj - raporto pri la jaro 2014
Verkinto(j): KOVÁTS, Katalin
Kategorio:Raportoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Raporto pri la jara agado, sesioj, statistikaĵoj kaj informo pri la novaj ekzamenkotizoj.
Eldonloko:rete ĉe edukado.net
Eldonjaro:2015
Paĝnombro:9
Kreodato:2015-01-12 13:21:21
Lasta redakto:2016-01-03 23:24:20
Montroj:27019
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 73; Viaj elŝutoj: 0

KER-jarraporto 2014 - aktuala, korektita  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 34
Kreodato: 2015-01-15 19:19:36

KER-jarraporto 2014 - unua versio  PDF .pdf - ne plu aktuala
Elŝutoj sume: 39
Kreodato: 2015-01-13 17:34:16

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

8.
Forigita uzanto je 2015-01-31 17:02:28   

Bonega novaĵo, mi atendu pli detalan informadon el vi pri A2 nivelo. Neniu el Malajzio volas partopreni en la KER ekzameno ĉar B1 estas malfacila por la komencantoj.

7.
leandro_abrahao je 2015-01-16 18:17:27   

Jes, la novaĵo pri la nivelo A2 estas ege ĝojiga!
Por lernejanoj lernantaj Esperanton la eblo ekhavi diplomon certe estos tre entuziasmiga. Nu, ankaŭ instruistoj jam povas ekĝoji =)

6.
Patrick75 je 2015-01-16 15:53:04   

Belega raporto kaj bela novaĵo pri A2-nivelo. Ankaŭ mi esperas ke la landaj sekcioj planos okazigon de sesioj, ekzemple nia itala lingva instituto, kiu certe havas siajn diplomojn sed oficiale ne agnoskitaj kadre de la eŭropa sistemo. Uniformiĝo estus certe pli favora al Esperanto!

5.
Katalin je 2015-01-15 19:21:55

Dankon, Fernando. Mi faris la korektojn.

4.
fmaiajr je 2015-01-15 15:02:26   

Bela raporto! Tre zorge farita. Ankaŭ mi volas gratuli la tutan teamon, de la "ĉefino" al la valoraj organizantoj dise en la mondo. Mi aldonas, ke en Brazilo la plenkreskula (BEL) kaj la junulara (BEJO) movadoj ja kune agas por okazigi tiujn ekzamenojn ĉiujare (same per la mano de pluraj helpantoj, ne nepre la tiamaj estraroj, ĉar ni komprenas, ke en vere la sukceso de la organizoj estas ankau respondeco de ĉiu asociano). Estas brazilaj esperantistoj, kiuj prave atentigas, ke la organizoj devas zorgi pli pri la nacia ekzamensistemo, por pli firmigi (fakte refirmigi) ĝin. Tio ja okazadas, kvankam malrapide, sed same la organizoj komprenas pri la graveco por la mondo apogi la KER-ekzamenojn. Mi aliĝas la raporta alvoko, ke landaj asocioj kunagu por antaŭenpuŝi la okazadon de la sesioj. En ĉiu brazila kongreso ni nun planas okazigi sesiojn, kio do irigas la sesioj al malsama urbo ĉiujare (la hodiaŭa informo estas, ke 25 homoj aliĝis al nia unua sesio de la jaro, okazonta en Rio-de-Ĵanejro ĉi-monate).

Cetere mi rimarkigas, ke en la unua paĝo legeblas, ke 291 estas la nombro da ekzamenokazoj, ne de personoj ekzamenintaj. Eble la sama trafa zorgo devus aperi sur la sekvaj citaĵoj en la dua paĝo: ne 291 personoj, sed 291 aliĝoj; same 259 sukcesokazoj kaj 32 malsukcesokazoj (ĉar eble eĉ temis pri la sama kandidato). En la 3-a paĝo Meksiko ja estas nordamerika lando, tamen latinamerika kiel la aliaj apudcititaj. Tiuj estas amikaj rimarkoj, mi feliĉas pro la lego de tia raporto.

3.
ilonaesp je 2015-01-14 15:55:34

Gratulojn! Multe da energio kaj daŭre multajn sukcesojn
Ilona

2.
Katalin je 2015-01-14 09:59:04   

Dankon, Synnove, pro la komento. Vi pravas. La tuta ekzamenkampanjo rezultis, ke multaj serioze eklernis nian lingvon, profundigis siajn konojn. En dekoj da lokoj ĉiujare formiĝas preparkursoj, sesioj, kunstudadoj. Oni elŝutis milojn da materialoj, solvis multajn testojn. Krom la lingvopolitika graveco, ke ni estas registritaj ĉe ALTE kaj Esperanto estas konsiderata serioza afero, la tre granda gajno estas ĝuste tio, ke altiĝas la lingvonivelo de la esperantistoj, ke plurcentoj eliras el la kategorio de eternaj komencantoj kaj aliaj sisteme elkuraciĝas de siaj eraroj….

1.
Myntsy je 2015-01-14 07:42:02   

La Raporto montras, ke Katalin ne vane laboregas kaj EFS ne vane investas! Certe la lingvonivelo de partoprenintoj de KER-ekzamenoj altiĝis kaj poste altiĝos, ĉar ĉiuj rimarkas, ke tamen oni devas labori por atingi certan lingonivelon, kvankam temas pri "facile lernebla lingo"!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.