Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Raporto de enketo "Kion vi atendas de via dissendolisto?"
Verkinto(j): DERKS, Johan
Kategorio:Artikoloj; Prezentaĵoj; Raportoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Studo kaj analizo pri dissendolistoj, spegulo pri la konduto de partopreno de niaj movadanoj en reta komunikado kaj interŝanĝoj. La artikolo rilatas al la diplomlaboraĵo de la aŭtoro, farita kaj defendita fine de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan.
Eldonloko:reta
Eldonjaro:2017
Paĝnombro:7
Kreodato:2017-11-30 14:13:15
Lasta redakto:2017-11-30 14:25:15
Montroj:6333
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 45; Viaj elŝutoj: 0

Raporto de enketo "Kion vi atendas de via dissendolisto?"  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 27
Kreodato: 2017-11-30 14:14:01

Komunumo kaj movado - PowerPoint-prezentaĵo
Elŝutoj sume: 18
Kreodato: 2017-11-30 14:19:30

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 1; | Aldoni propran opinion

2.
Enrique je 2017-12-06 21:52:01   

La dissendolistoj ne bone funkcias pro spamado. Mi legas multajn el ili, kaj multege da fojoj mi trovas la saman mesaĝon en multaj dissendolistoj. Tio estas spamado, plej ofte farita de esperantaj gravuloj, aŭ religiemuloj. Ili kredas ke iliaj mesaĝoj estas la solaj gravaj mesaĝoj, kaj ili rajtas spami ĉiujn dissendolistojn. Ĉi tiu enketo ankaŭ spamis multege da dissendolistoj.

Estos pli bone se oni kontrolu kiu estas la celo de iu dissendolisto antaŭ ol afiŝi tien.

Kiam oni trovas la samajn mesaĝojn en ĉiuj dissendolistoj, oni ne plu emas legi la aliajn.

Ankaŭ religiaj mesaĝoj multe damaĝis kelkajn dissendolistojn, kiel ĉi tiujn:
esperanto-en-meksiko@yahoogrupos.com.mx
ESPERANTO@yahoogroups.com
Homoj laciĝis pri ĉi tiuj 2 dissendolistoj, kaj nun nur la predikanto metas mesaĝojn tien.

Alia problemo estas ke multaj afiŝantoj, eĉ akademianoj, daŭre misliterumas kelkajn vortojn, eĉ la vorton "Esperanto".

1.
bardhyl45 je 2017-12-01 07:15:34

Mi gratulas amikon Johan pro lia senlaca laboro favore al nia movado, pro lia granda vdeziro esti eterna studento, pro liaj klopodoj por plivigligi aparte esperantistan movadon en sudokcidenta Eŭropo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.