Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Prezento de la Projekto Fundapax
Subtitolo:Detala prezento
Verkinto(j): Patrick Morando
Kategorio:Artikoloj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:En 1994 ERA - Esperanto-Radikala Asocio, ligita al la Transnacia Radikala Partio, sendis al la Ĝenerala Direktoro de UNESKO la Projekton Fundapax kaj ricevis 26000 dolarojn por lanĉi ĝin. Fakte, tiu projekto konkretigis la rezoluciojn de UNESKO rilate al Esperanto. La unua uneska rezolucio favore al la internacia lingvo Esperanto okazis en 1954, en Montevideo, kaj sekvis la dua en 1985 en Sofio. Alia tria rezolucio prezentata de Italio okazis en 1993 en Parizo. La celoj de tiuj ĉi rezolucioj estis: “antaŭenigi la internaciajn komunikadon kaj komprenon, la respekton pri la homaj rajtoj, la demokration, la pacon, ekde la infaneco pere de la uzado de la internacia lingvo Esperanto, lingvo de paco kaj lingvo propedeŭtika al la lernado de fremdaj lingvoj.” Laŭ la Projekto Fundapax, tiujn celojn oni atingos pere de la novaj komunikiloj (informadiko kaj telematiko)* kaj pere de novaj didaktikaj instrumaterialoj por infanoj kaj instruistoj.
En la lernojaro 1994-95 oni projektis starigi inter 6 kaj 16 klasojn kaj grupojn de infanoj interdialogantajn de almenaŭ 10 diversaj landoj kaj, krome, krei retejon pri instruistoj disponeblaj por formiĝi kiel “Fundapax instruistoj”. Tiuj instruistoj ĉu jam deĵoras ĉe lernejo aliĝinta al la “Lernejoj Asociiĝintaj al UNESKO”, ĉu petos al sia lernejestraro asociiĝi. Laŭplane al tiu projekto kunlaboros: La Torre Argentina Società di Servizi SPA. Divisione Agorà Telematica (Romo, Italio), AIS de San-Marino, UEA, ILEI, Children around the world (San-Diego, Kalifornio).

Por la projekto estis kreitaj la lernolibroj kaj manlibro: Ludu kun ni

La artikolo estis pretigita kiel hejmtasko en la instruista trejnkurso RITE.
Eldonloko:RITE
Eldonjaro:2017
Paĝnombro:9
Kreodato:2018-03-22 13:09:15
Lasta redakto:2018-03-22 13:11:15
Montroj:9148
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 25; Viaj elŝutoj: 0

Prezento de la Projekto FUNDAPAX  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 25
Kreodato: 2018-03-22 13:10:32

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.