Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Rekomendataj literaturaj verkoj
Verkinto(j): AULD, William
JOHANSSON, Sten
Kategorio:Informmaterialoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Delonge estas konataj la du listoj de William Auld pri poemoj kaj prozaj verkoj, rekomendataj de li kiel la plej bonaj kaj atentindaj verkoj.
Al tiuj ĉi listoj ni aldonis la liston de Sten Johansson pri 25 noveloj, kiujn li opiniis la plej bonaj kaj legendaj eroj. Kiel la 26an novelon, nia redaktoro aldonis (kun la konsento de Sten Johansson) lian verkon, kaj tiel la listo havas 26 titolojn. Ĉiuj el ili estas rete troveblaj, do, tuj legeblaj.
Por vi, instruantoj kaj klubgvidantoj, ni konsilas trastudi la liston, precipe tiun de la noveloj, el kiu vi povas elekti erojn por dumkursa prilaborado aŭ konsili al viaj lernantoj facile akireblajn legaĵojn.

Por informoj pri verkoj kaj aŭtoroj konsultu la retejon de Sten Jonasson, kiu per dudekjara kolektado de informoj kaj verkado de plurcent recenzoj kreis por ni nemalhaveblan fonton. http://www.esperanto.net/literaturo/
Eldonloko:edukado.net
Eldonjaro:2020
Paĝnombro:4 paĝoj
Kreodato:2020-06-16 23:47:59
Lasta redakto:2020-06-17 14:46:45
Montroj:7550
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 42; Viaj elŝutoj: 0

Rekomendataj literaturaj verkoj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 42
Kreodato: 2020-06-17 14:20:28

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
nancy je 2020-06-21 16:55:03   

Grandan dankon ! Vere utilega dokumento !!! Mi tre ĝojas !
Amike Nancy

1.
kolombisto je 2020-06-17 14:58:00   

Kara Katalin, mi ege dankas la eblon por la listo, pri rekomendataj literaturaj verkoj. Mi tuj alŝutis la liston kaj vespere mi printas la tutan.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.