Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Kultura fono de Esperanto en diversaj lernolibroj por junuloj kaj plenaĝuloj
Verkinto(j): BARCSAY, Zsuzsa
Kategorio:Artikoloj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Konkludo/prezento
La aŭtoroj de lernolibroj ne egale konscias pri la bezono disvastigi konojn pri nacia kaj internacia kultura fono de Esperanto, krome ili diverse prilaboras la materialon. Kelkaj sugestas nur esperantistan atmosferon (ĉu pozitivan, ĉu negativan), aliaj traktas nur priesperantajn temojn en aŭ ekster la lecionoj. Denove aliaj en suplemento aŭ krestomatio aldonas sciindaĵojn pri interlingvistikaj problemoj kaj pri Esperanto (lingvo, movado, kulturo), aliflanke tiu materialo ofte estas tre riĉa, interesa kaj aktuala.
La plej sukcesaj aŭtoroj kolektas kaj elektas informriĉan literaturon pri tutmonda kaj socigrupa (=esperantista) kulturo, kaj metodike zorge enkonstruas tion en la lingvan studmaterialon. Pluraj aŭtoroj en la (neesperanta) metodiko substrekas, ke la landkonoj devas havi lokon en ĉiu fazo de la lingvoinstruado (Szabó 1985), t.e. krom legaĵo kiel nova materialo ankaŭ en diverstipaj ekzercoj (traduktekstoj, demandoj-respondoj, Ĉu vi scias… ? diveno laŭ priskribo, kalkulado, dialogoj, situacio-ludoj, instruado de certaj afiksoj ktp. ktp.). Tio estas laboro, postulanta seriozan metodikan preparon. Pli malfacila laboro ol instrui landkonojn kiel apartan studobjekton, sed ankaŭ multe pli efika.


La artikolo aperis en la libro Abunda Fonto, redaktita de Ilona Koutny. Ĝin ni publikigas ĉi tie kun la permeso de la redaktorino.
Eldonloko:Abunda Fonto
Eldonjaro:2008
Paĝnombro:7
Kreodato:2021-06-30 16:59:28
Lasta redakto:2021-06-30 16:59:28
Montroj:2622
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 3; Viaj elŝutoj: 0

Kultura fono de Esperanto  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 3
Kreodato: 2021-06-30 16:59:59

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.