Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:La lernofaciliga valoro de Esperanto
Subtitolo:de Szerdahelyi al Springboard to languages
Verkinto(j): CORSETTI, Renato
Kategorio:Artikoloj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Mia pripensado pri la lernofaciliga valoro de Esperanto komenciĝis per artikolo de Szerdahelyi de la 60-aj jaroj, oftege miscitita en la postaj jardekoj. De tio mi pluiris al esplorado pri la efektivaj eksperimentoj faritaj pri la efikoj de internacia planlingvo kiel Esperanto rilate al la prilingvaj (metalingvaj) kapabloj de infanoj en lerneja aĝo, kiuj lernas ĝin kiel unuan fremdan lingvon. Tiuj kapabloj estas ĉe la bazo de la pli facila lernado de aliaj fremdaj lingvoj. Sed tiuj kapabloj ankaŭ efikas al la propra unua lingvo.
En pluraj eŭropaj landoj oni malpli kaj malpli formale instruas gramatikajn konceptojn pri la propra lingvo (oni faris tion, ekde kiam ne plu necesis lerni la latinan). Tio portas al situacio, en kiu uzado de la propra lingvo en gramatike ĝusta maniero kaj posta lernado de fremda lingvo estas tre pli malfacila pro manko de kompreno fare de la lernanto de la bazaj konceptoj pri funkciado de
lingvoj (substantivoj, verboj, ktp.), alivorte pri manko de metalingvaj kapabloj.
Esperanto pro sia reguleco kaj planiteco povas tre facile doni komprenon pri tio, samtempe kun sento pri sukceso mastrumi fremdan lingvon eĉ en kursoj relative mallongaj. Similaj konsideroj estas ĉe la bazo de la plej lastatempa eksperimento pri instruado de Esperanto en Britujo: Springboard to languages1.
La eksperimentoj faritaj en la pasinta jarcento pri tio estos ekzamenataj. --------- El la libro Abunda fonto (Redaktita de Ilona Koutny)
Eldonloko:Poznan: ProDruk & Steleto
Eldonjaro:2009
Paĝnombro:9
Kreodato:2010-09-29 13:53:04
Lasta redakto:2010-09-30 19:04:21
Montroj:55385
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 34; Viaj elŝutoj: 0

La lernofaciliga valoro de Esperanto  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 34
Kreodato: 2010-09-29 13:53:45

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.