Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Antaŭ kaj post la Eŭropa Referenckadro
Subtitolo:lingvaj ekzamenoj pri Esperanto
Verkinto(j): KOVÁCS, Márta
Kategorio:Artikoloj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:La fonto de la citaĵo estas hungarlingva intervjuo kun profesoro Szerdahelyi okaze de la dudekjariĝo de la fako pri Esperanto en Universitato ELTE de Budapeŝto.
Kion li celis per la vorto „instituciigi”? Laŭ lia vivoverko oni povas dedukti, ke ne temas pri idealisma klopodo je oficialigo de la internacia lingvo, sed sistema kaj profesia laboro por egalrajtigi Esperanton kun aliaj lingvoj, kaj en la lingvista kaj en la lerneja medioj. La unua paŝo al tio estis la fondo de klerigejo por formi alte kvalifikitajn fakulojn en aplikata lingvistiko kaj en metodologio (Varga-Haszonits 1977). Poste sekvis la penetrigo de Esperanto en la instruprogramojn de la tuta instrua sistemo en Hungario; en la 80-aj jaroj ne nur ELTE, sed kvin aliaj superaj edukejoj proponis studeblojn pri Esperanto (lingvajn aŭ instrurajtigajn kursojn) (Pirlot 1982, Barcsay 1988).
Tre logika sekva paŝo estis la internaciigo de la modelo kaj eksperimento por science pruvi la valorojn de la lingvo (Zlatnar 1977, Sonnabend 1979, Kovács 1981, 1989). En la 80-aj jaroj li denove ekaktivis ankaŭ en la „movado”, en la Instrua Komisiono de Hungara Esperanto-Asocio kaj en ILEI. Ĉe ambaŭ organizoj li lanĉis projektojn por modernigi ilian ekzamensistemon.
La jena artikolo estas raporto pri larĝiĝo de instituciiĝo, kiun Esperanto atingis sur la tereno de ekzamenoj.


El la libro Abunda fonto (Redaktita de Ilona Koutny)
Eldonloko:Abunda Fonto
Eldonjaro:2008
Paĝnombro:19
Kreodato:2010-10-08 18:21:17
Lasta redakto:2011-09-08 22:00:58
Montroj:9947
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 1; Viaj elŝutoj: 0

Antaŭ kaj post la Eŭropa Referenckadro  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 1
Kreodato: 2021-06-30 16:42:50

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.