Filmejo

Al la komenco

Titolo:CENT JAROJN por KATALIN kun la Teamo edukado.net
Temo:gratuloj, jubileo
Kategorio:distraĵo
Aŭtoro(j): KOMAR, Halina
Rolanto(j): KOMAR, Halina
gelernantoj el Urba Kulturcentro en Nowy Sącz
Priskribo:Subskribo de la filmo en YouTube.
"La 15a de decembro estis jubilea tago de www.edukado.net, kiu finis la 10 jaran ekziston. Ĝi estis kreita de Katalin Kovats, fama, kaj amata de ni, helpema ĉiam kaj por ĉiuj.
Tial ni decidis kanti la plej konatan polan kanton "Cent Jarojn" kio pole estas "Sto Lat"! La kanton kantas miaj gelernantoj el Urba Kulturcentro en Nowy Sącz, kiuj deziris ankaŭ plu kanti al Katalin kaj la tuta Teamo de edukado.net - samtemajn, jubileajn kantojn en pola lingvo (bedaŭinde ne tradukitajn al Esperanto). Ili portas al vi sincerajn, korajn bondezirojn: de bona sorto, Dia protekto, multaj sukcesoj kaj ĉirkaŭe ĉiam kaj ĉie - amikecon kaj amon... Kisojn! Tostu!
Kie estas niaj pecoj de la jubilea torto?
Halina Komar kun junularaj E-kursanoj el Nowy Sącz, Pollando"

Pliaj partoj de la saluto vedeblas ĉi tie.
http://youtu.be/lra5sPbInK0
http://youtu.be/U_QnapJxk7A
Kreodato:2011-12-17 21:37:57
Lasta redakto:2015-12-15 12:46:52
Montroj:34208
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
luisladeira je 2011-12-22 12:49:12    

Kortuŝe vere. Katalin eble ploras. Mi aldoniĝas al festantoj.

2.
kolombisto je 2011-12-18 12:10:14    

Mi spektis filmeton, tre kortuŝa jubilea programo de polaj gelernantoj. Mi sentas ĝuste tial por la 10-jara laboro kaj ekzisto de paĝaro edukado.net. /malgraŭ ke mi uzas nur 1-2 jare/ La gratuloj temas al la tuta teamo sed ĉefe al vi kara Katalin.

1.
Monika je 2011-12-17 21:56:17    

Bele! Gratulojn al Katalin, al edukado.net kaj kompreneble al la bonaj kantistoj pro la bela prezentado! "Sto Lat!" ;o)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.