Filmejo

Al la komenco

Titolo:De Akonkagvo al Unesko
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:Vivo de Tibor Sekelj
Kategorio:klerigo, kulturo, prelego
Aŭtoro(j): VEUTHEY, Francisco
Rolanto(j): Spomenka Štimec
Daŭro:40 minutoj
Priskribo:Gazetara komuniko de UEA
en la jaro 2012 oni prifestas la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj, kiu naskiĝis la 14-an de februaro 1912 kaj forpasis la 17-an de septembro 1988. Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj kaj la Komitato de UEA instigis la Esperanto-organizaĵojn atenti la jubileon kaj diskonigi la vivoverkon de tiu mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.

Jam pasintjare UEA kontribuis al la informado pri Sekelj per ampleksa artikolo de Zlatko Tišljar en la revuo Esperanto (junio 2011) kaj per prelego de Spomenka Štimec en la Malferma Tago de la Centra Oficejo la 26-an de novembro.

La prelego de Spomenka Štimec estis filmita kaj ĝi estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La 40-minutan filmon De Akonkagvo al Unesko redaktis Francisco L. Veuthey.
Kreodato:2012-02-09 16:14:29
Lasta redakto:2012-02-09 16:14:29
Montroj:24805
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
luisjorgesantos je 2012-02-09 20:56:29    

Ĉiun sekundon de sia vivo nia amiko Tibor profitis kaj laboregadis pozitive kaj efike por la disvastigado de nia lingvo. Estante ankoraŭ mezlernejano en 1957 mi kontaktiĝis kun li unuafoje por ricevi informojn pri lia koresponda kurso kaj poste, laŭlonge de sia tuta vivo li estis unu el miaj plej imitindaj modeloj rilate lingvolernadon kaj esploremon, kaj lian plenan certecon pri tio, ke frue-malfrue la Esperanta ideo venkos li komunikis al mi kaj al multaj aliaj .Lia respektoplena kaj entuziasma sinteno al Esperanto estis vere kontaĝa ĉar ne nur ĉi-tie en Kolombio, sed ankaŭ en Venezuelo kaj Kostariko, kiel en la cetera mondo, tre evidente sentiĝis lia estado. Aŭdante Spomenkan mi ne povis ne senti, ke al la modelo de Tibor povus grandparte ŝuldiĝi ankaŭ ŝia eksterordinara sindonemo al Esperanto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.