Filmejo

Al la komenco

Titolo:E-Insulo -Kursfina taksado
Temo:Taksado pri la metodika laboro
Kategorio:dokumenta, metodiko
Aŭtoro(j): Katalin Kováts
Rolanto(j): Katalin Kováts
Edmond
Michel
Neĝeta
Paŭlo
Margaretha
Trezoro
Arko
Arlette
Ermano
Zdenka
Fejfi
Jano Clark
Daŭro:42 min
Priskribo:La 11-an de februaro finiĝis la 4-semajna intense kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio). La aranĝo, kiu inkludis 200-horan intensan BEK-kurson por komencantoj, 144-horan pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio.
La inicianto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis Keefe, kiu por okazigi la aranĝon kunlaboris kun la loka Esperanto-asocio kaj ricevis multe da helpo de la ĉina sekcio de ILEI.
Je lia invito aliĝis al la projekto Katalin Kováts, redaktoro de la porinstruista paĝaro www.edukado.net pri kies pedagogia laboro estis interesataj trideko da instruemuloj. Rektan asistan subtenon Dennis ricevis de Penny Vos el Aŭtralio kaj Jano Clark el Ĉinio.
La usona profesoro Ron Glossop gvidis seminarion kun la titolo Alfronti militon, kaj Federico Gobbo el Italio prezentis prelegserion pri la Filizofio kaj historio de la informadiko. Ambaŭ seminarioj de la universitata kurso estis filmitaj kaj post redaktado spekteblos rete.
Legu plu la raporton ĉe la novaĵoj.

En tiu ĉi filmo vi povas spekti la memanalizon kaj kursfinan taksadon de la partoprenintoj de la metodika kurso.

Tiu ĉi materialo kun aliaj filmoj kaj fotoj spekteblas ankaŭ en Ipernity
Kreodato:2012-02-15 15:12:32
Lasta redakto:2012-02-16 06:40:13
Montroj:23146
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.