Filmejo

Al la komenco

Titolo:Prononcekzercado kun Mirejo
Temo:fonetiko, prononco
Kategorio:klerigo, kurso
Aŭtoro(j): Mireille Grosjean
Panda Truc (red.)
Rolanto(j): Mireille Grosjean
Yuki Takahashi
Daŭro:10m16s
Priskribo:Mirejo kaj Yuki laŭtlegas vortojn kaj frazojn kun celo helpi al la lingvolernantoj en la bona prononcado.
La ekzerco pretiĝis ĉefe por japanaj esperantistoj, sed tre bone uzeblos ankaŭ por alilingvuloj.
La vortoj kaj frazoj estas ankaŭ legeblaj en la filmo.
Vera internacia kunlaboro: svisino kaj japano pretigis la materialon, juna vjetnamino muntis la filmon.
Dankon pro la kunlaboro.
Kreodato:2012-09-01 20:29:51
Lasta redakto:2012-09-03 20:07:08
Montroj:15843
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

8.
akiobek je 2012-10-10 01:42:26    

Dankon Mirejo! Mi pronocekzercis kun via bona prononco. Mi estas nova komitatano de Jacugatake Domo kaj loĝas apud la domo. Sed bedaŭrinde mi ne povis partopreni en la kunloĝado. S-ino Huĝimoto Hideko, kiu estas mia amikino kaj partoprenis en la kunloĝado ,diris saluton al vi.
al vi

7.
autuno je 2012-09-08 08:09:03    

Mirinda rezulto de internacia kunlaboro. Dankon al la aŭtoroj, gratulon al mia juna sampatrujanino.

6.
lusjo je 2012-09-04 14:34:07

Certe, pluraj lernantoj povis atenti al la fakto, ke la prononco de la letero “R”, laŭ Zamenhofa maniero, estas iomente malfacila por rapida parolado. Kvankam Zamenhof indikis la prononcon tiamaniere, mi pensas, ke la prononco estas bone, klare kaj plej rapida se la prononco estas laŭ la itala “R”. Ĵus mia opinio. Sed, ĝenerale, estas tre bona ekzercado. Gratulon al ĉiuj farantoj!

5.
pnascentes je 2012-09-03 21:34:15    

Pliaj ekzercoj tiaj bonvenegas. Tiu internacia kunlaboro gravas, kiam temas pri Lingvo Internacia, parolata de malsamaj landanoj. Mempercepto rolas kiel gvidilo por laŭnorma prononcado. Gratulon, Mirejo. Gratulon Yuri.

4.
Katalin je 2012-09-03 20:08:12    

Karaj, mi informas vin ke Truc refaris la muntadon kaj nun estas en ordo la sinkronigo inter la filmo kaj la sono. Dankon al Truc pro la refarita laboro.

3.
Mireille je 2012-09-03 07:04:28

Same mi konstatis kaj konstatas, ke mia prononco de [r] ne estas bona! Unue mi prononcis tiun sonon laŭ franca maniero, poste mi decidis ŝanĝi al itala maniero, tamen mi ne bone sukcesas. Do mi tre ŝatis la kunlaboron kun Yuki san kaj tre aprezas la fakton, ke la lernanto foje estas pli bona ol la instruisto mem. Instruado kaj lernado estas reciprokaj agoj.
En la filmo estas iomete ne kuna ne samtempa bildo kaj sono, bedaŭrinde, tamen tio ne tiom ĝenas.
Mi tre dankas la muntistinon! La eblo samtempe legi kaj aŭdi estas tre bona solvo!

2.
Forigita uzanto je 2012-09-02 18:06:19

Bonega ideo! Brave! Sed estas interese ke lernanto pli bone prononcas sonojn "R " kaj "L " ol instruistino

1.
Bettyc234 je 2012-09-02 08:43:40    

Dankon pro la tre utila filmeto. Por mi (anglino) la plej malfacila litero estas 'R'.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.