Filmejo

Al la komenco

Titolo:6a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo - oktobro 2012
Temo:Kongreso
Kategorio:movado, raporto
Aŭtoro(j): Emilio Cid
Rolanto(j): Kongresanoj
Rafael Zerbetto
Osvaldo Pires de Holanda
James Piton
Isis Okabe
Guilherme Jardin
Audino Castelo Branco
Alex Cesário
José Roberto Tenorio
Cesar Dorneles
Francisco Wechsler
Karina Oliveira
Gilberto Menegasso
Daŭro:31m57s
Priskribo:Kongresa filmeto
Jam estas disponebla en la interreto 30-minuta video-raporto pri la 6a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, okazinta oktobre en San-Karlo. La filmeton pretigis kaj enretigis la esperantisto Emilio Cid, el San-Vicento.
Per tiaj filmetoj oni kontribuas al la historio de la esperanta movado, per alloga kaj plaĉa registro de tiuj esperantaj aranĝoj, kaj samtempe havigas okazon al tiuj kiuj ne povis ĉeesti la eventon ĝui specimenojn de la prezentitaj programeroj.
Ĝuu la filmeton!
Kreodato:2012-11-03 09:17:59
Lasta redakto:2012-11-03 09:39:55
Montroj:20619
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 4.67; | Aldoni propran opinion

6.
Bettyc234 je 2012-11-13 13:21:10    

Koregan dankon kaj gratulojn pro la interesa informado pri la kongreso. Ankaŭ mankas al ni en Danio tia nuntempa kaj altkvalita informilo pri la lando.

5.
nandapu je 2012-11-08 18:12:40    

Bonega filmeto pri la aktivado de kelkaj brazilaj esperantistaj aktivuloj kiuj ŝajne tre lerte prelegis dum tiu kongreso.
La spektado de tiu ĉi filmeto instigas nin partopreni tiujn E-eventojn. Gratulojn !!!

4.
kolombisto je 2012-11-04 17:30:37    

Dankon pro la eblo spekti la filmeton pri la sesa kongreso de Ŝtato San Paŭlo el la urbo San Carlos. Estas videbla kaj aŭdebla ke okazis interesajn fakprelegoj, eĉ plaĉis al mi la kurte videbla bildoprezento kaj foiro. Ankaŭ mi gratulas al la organizantoj kaj al ĉiuj partoprenantoj
de la sukcesa kongreso.

3.
Emilio je 2012-11-03 14:08:37    

La temo de mia prelego dum la kongreso estis pri la malfacilaĵoj, kiujn la komencantoj alfrontas. MI proponis ke ni uzu simplajn vortojn kaj paroli klare. Mi mem kutimas agi tiel.

Sed dum la tri-tagaj kongreso, kie ni kunvivadis la tutan tempon kun lertaj esperantistoj, kun grupaj babiladoj, kun ŝercemaj, diskutemaj homoj, ni iom post iom komencas paroli pli kaj pli rapide. En la venonta fojo mi atentigos la intervjuotajn (kaj min mem) pri tio.

2.
Rashi je 2012-11-03 12:34:02    

Mi esperas ke tiu plendo pri rapideco en la parolado ne rilatu al mi! :-)
Mi pardonpetas pro la forgeso de la akuzativoj... :-)
Mi aperas en 11min 30 s....
Estis bonega kongreso!! Dankon al ĉiuj!!
Raŝi - Audino

1.
Desmares je 2012-11-03 12:08:19    

Gratulon al ĉiuj organisantoj de tiu Kongreso kaj ankaŭ al regisoro de tiuj filmetoj. Sed mi iomete bedaŭras ke kelkaj parolantoj parolas iomete tro rapide...Tamen mi bone sentis la laboran etoson de tiu Kongreso. Do gratulon ankaŭ al ĉiuj partoprenantoj!
Amike.
Francis Desmares (Franco)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.