Filmejo

Al la komenco

Titolo:Sukcesintoj de la KER-Ekzameno en Kalio, Kolombio
Temo:KER-ekzamenoj
Kategorio:raporto
Aŭtoro(j): TORRES, Ruben
Rolanto(j): Majra Alejandra Roa
Luis Felipe Montoya
Iván Camilo Quintero
Johano Quintero
Ruben Torres
Daŭro:2m16s
Priskribo:Post 6 moanta poŝta vojaĝo finfine alvenis la KER-atestiloj al Kolombio.
Post la transdono de la dokumentoj la sukcesintoj ĝoje salutas nin kaj varbas por la sekva sesio.

Majra Alejandra Roa, Luis Felipe Montoya, Iván Camilo Quintero kaj Johano Quintero, sukcesintoj de la Tutmonda Sesio de KER-Ekzameno de 2012, dum la tago kiam ili ricevis siajn atestilojn (la 16-an de februaro de 2013). Mercedes Mejía kaj Antonio Trujillo, ekster la urbo dum la ceremonieto, ankaŭ sukcesis. Gratulon al ĉiuj!
Kreodato:2013-02-17 09:58:23
Lasta redakto:2013-02-17 19:01:25
Montroj:17001
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Rubencxjo je 2013-02-17 20:32:58

Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) vere fieras ke la grupo de Kalio tiom arde engaĝiĝis dum 2012 en la projekto "KER-Ekzameno".
Jam estas pli granda grupo tie preta por la sesio de 2013 kaj ili eĉ klopodas instigi aliajn grupojn en Kolombio partopreni.
Kial tiuj ĉi personoj faras tion? Ĉar la Ekzamenoj donas al ili senton de aparteno al la tutmonda komunumo de uzantoj de Esperanto. Ĉar la Ekzameno estas tuŝebla kaj prestiĝa atestilo "ekster" Esperantujo. Sed ĉefe pro tio ke la Ekzameno igas ilin senti ke la mondo de Esperanto ne estas io abstrakta kaj fora, sed io ĝuebla kaj ĝuinda, io kio estas riĉiga kaj bela...
Al ĉiuj kiuj iel rilatas al KER-Ekzameno en la tuta mondo, de ĝia videbla kapo, Katalin, ĝis la lasta kandidato en la plej malgranda vilaĝo de la mondo, al ĉiuj mi volas danki nome de KEL. Por la esperantistoj en Kalio estas honoro esti parto de tio ĉi.
Jes. Dankon!

2.
herzbergcentro je 2013-02-17 13:05:42

Karaj geamikoj,
Gratulojn!!! Estas ĝojo por vi ricevi la belajn atestilojn, kiujn vi vere meritas. Estas ĝojo por ni, organizantoj de la ekzamenoj, respondeculoj de la komisiono de UEA pri KER-ekzamenoj, ke tiuj ekzamenoj fariĝas dezirataj, estas plenumeblaj kaj per ili ni povas internaciskale montri, ke Esperanto estas inter la lernataj, uzataj, testataj lingvoj - simile al aliaj lingvoj. Dankon pro via kontribuo al tio kaj gratulojn denove pro la atingita rezulto! Kun multaj salutoj, Zsófia Kóródy, UEA-komisiito

1.
Katalin je 2013-02-17 10:08:10    

Karaj Mayra Alejandra, Ivan Camilo, Juan Sebastian, Luis Felipe, Mercedes kaj Antonio. Ŝajne mi mistrafis la grandan eventon, sed sciu ke mi tre fieras pri via kuraĝo kaj ĝojas pro via belega rezulto. Espereble vi je unu pli alta nivelo ankaŭ ĉi-jare partoprenos la ekzamenon kaj portos alian gloron al via movado en Kolombio. Estu modeloj por la aliaj samidenaoj surloke kaj danku viajn instruistojn kaj helpintojn. BRAVO, BRAVO, BRAVO!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.