Filmejo

Al la komenco

Titolo:Intervjuo kun Stefan MacGill - eksprezidanto de ILEI
Temo:ILEi, UEA, edukado
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin KOVÁTS
Rolanto(j): Katalin KOVÁTS
Stefan MacGill
Daŭro:25m10s
Priskribo:Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net intervjuis Stefan MacGill ĵus antaŭ lia eksprezidantiĝo ĉe ILEI.
Filmita en Hago, Nederlando, la 25an de marto, 2013.

Ĉi tie vi povas ricevi informojn pri la Kurso 125
http://www.ilei-mondo.info/page.php?pid=56457037
Artikolon pri al retkurso Eo 125 vi povas legi ĉi tie: http://www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=172

Intervjuon kun unu el la kandidatoj por la ILEI-prezidanto-posteno vi povas spekti ĉi tie: Intervjuo kun Mireille Grosjean
Kreodato:2013-03-27 22:06:51
Lasta redakto:2013-04-11 02:41:22
Montroj:16533
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

7.
jakvo je 2013-03-30 15:54:58    

Estas bona kaj certe ankaŭ utila - ankaŭ laŭ lingvaĵo - intervjuo. Certe mi foje revenos por denove aŭskulti.

6.
Monik je 2013-03-29 22:43:31    

Tre interesa renkontiĝo de 2 elstaraj laboremuloj !
Dankon al vi ambaŭ kaj grandan sukceson por la sekvaj planoj.

5.
StenSvenonius je 2013-03-29 21:48:58    

Dankon pro tre interesa intervjuo. Nun estas pli klaraj por mi la pensmaniero de Stefan. Bona ideo serĉi lokon kie kompetenta persono plej utilas al la movado.

4.
Raita je 2013-03-29 20:16:39    

Kia ĝojo aŭskulti du flueparolantojn en serioza interparolado! Ankaŭ la temoj estas gravaj.Dankon!

3.
Katalin je 2013-03-28 09:27:26

Ĉi tie vi povas ricevi informojn pri la Kurso 125, Nicole: http://www.ilei-mondo.info/page.php?pid=56457037
Artikolon pri al retkurso Eo 125 vi povas legi ĉi tie: http://www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=172

2.
nicolee je 2013-03-28 08:48:04

Kie ni povas vidi la komencon de la retkurso? Mi iris al la ĉefpaĝo de la ILEI retejo, sed ne trovis kien iri.

1.
Mireille je 2013-03-28 07:18:57    

Unue mi volas diri grandan dankon al Stefan pro lia elstara laboro kiel prezidanto de ILEI.
Due mi deziras prezenti la piramidon:
Tute sube, per INFORMADO, oni montras al publiko, kio estas Esperanto.
La dua etaĝo de la piramido estas la lernado de nia lingvo, per INSTRUADO.
La tria etaĝo estas la enmovidiĝo de tiuj novaj esperantistoj.
Do oni tuj vidas la centran rolon de INSTRUADO.
Oni tuj vidas, ke la diversaj agadoj interplektiĝas, kiel Stefan detale diras en sia parolado. UEA, ILEI, edukado.net, lernu.net kaj aliaj devas kunlabori, daŭre kaj efike, en harmonia etoso.
Plie Stefan montras la gravecon de uzo de nuntempaj teknikiloj. Mi tute samopinias. Kiel prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) mi verkis regularon por malĉeesta sesio, kiun IEK aprobis. Ni forlasu la mezepokan eraon kaj ekuzu la modernajn rimedojn. Tiel ni fariĝos kredindaj al la ekstera mondo. Tiel ni povos rapide kaj adekvate agi kaj reagi al la cirkonstancoj, kontakti niajn membrojn, transdoni al ili la bezonatajn informojn kaj materialon.
Adekvate rilati kun eksteraj instancoj ankaŭ estas farenda paŝo ne facila, sed tre grava.
Ĝenerale la celo de ILEI estas efike subteni la agadon de geinstruistoj. Stefan kaj Katalin elstare faris, faras kaj faros tion, (-os mi esperas), kaj pro tio mi volas elkore danki al ili du.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.