Filmejo

Al la komenco

Titolo:Tia mi estas: Karlijn
Temo:Denaskulino, Esperanto
Kategorio:intervjuo, varbilo
Aŭtoro(j): Magazinski
Rolanto(j): Karlijn Van Damme
Daŭro:3m27s
Priskribo:Karlijn Van Damme, juna belga denaska esperantisto estas la rolanto de la kelkminuta filmo, kiun la porjunulara programo Magazinski pretigis kun ŝi en la serio "Tia mi estas".
La baldaŭ diplomita kuracistino tre amplena kaj sincere parolas pri Esperanto, sia esperantisteco kaj pri la vivo kion la internacia lingvo ebligas al ŝi.
Necesus multaj tiaj spontanaj intervjuoj, kiam la ekstera mondo atentas pri esperantistoj kaj prezentas ilin kiel pozitivan modelon.
Bravo Karlijn..... kaj dankon.
Kreodato:2013-04-18 21:35:12
Lasta redakto:2013-04-18 21:44:45
Montroj:16036
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4.75; | Aldoni propran opinion

5.
tiderat je 2013-09-03 15:22:40    

Estis tre bona sento vidi kaj aŭskulti vin,Karlijn! Vi parolis kortuŝe, sincere pri Esperanto. Gratulojn al vi kaj multajn sukcesojn en via vivo! Amike: Edit

4.
akrocefalo je 2013-04-22 08:38:38    

Tre bela kaj simpatia filmeto! Eble la filmon oni uzos por konvinki multajn aliajn nederlandlingvanojn eklerni (kaj ellerni) Esperanton kaj kunlabori por organizi junularajn aranĝojn en Belgio kaj tiel konvinki eĉ pliajn pri la utileco kaj justeco de nia lingvo.

3.
paulosviana je 2013-04-19 18:26:40    

Bele! Unu tia juna homo atestanta pri Esperanto valoras pli ol mil kampanjoj...

2.
Forigita uzanto je 2013-04-19 09:46:17    

Tre simpatia kaj sincera junulino konvinkas nin pri valoroj de Esperanto... Sed ja ni jam estas konvinkitaj, ni jam ĝin uzas. Kia maniere oni povas uzi tiajn ekzemplojn de interesaj, valoraj kaj junaj esperantistoj por la ekstera mondo? Tio estas ne nur demando, sed granda nia nuntempa problemo. Kiel allogi al la movado junularon? Eble ankaŭ per Facebook - por ĉiuj atingebla kaj en ĉiuj lingvoj -, kreante aldone galerion de portretoj pri interesindaj junuloj el la tuta mondo kiuj uzas kaj ŝatas Esperanton? Sed tio donus efikojn, se ĝi estus trovebla NE SUR PAĜOJ POR ESPERANTISTOJ, sed kontraŭe - la nura kondiĉo estu, ke la paĝoj devus esti allogaj, multe kaj ofte vizitantaj...

1.
Lingvodemokrato je 2013-04-19 06:38:40

Grandege plezurigas min aŭskulti glatan ateston en Esperanto de juna, flandra intelektulino. Atingi tian paroladnivelon ĉiam restos revon por mi. Mi esperas ke vi havu pli da ŝancoj en la komunikiloj por informi pri la eblecoj de ’nia’ lingvo, tiel ke vi povu konvinki ankoraŭ multe da homoj, junaj kaj maljunaj, pri la utilo, jes: la neceso, de komuna, simpla, neŭtrala, dua lingvo por mondvastaj kontaktoj inter homoj de diferencaj lingvaj kaj kulturaj socioj. Mi deziras al vi multe da sukceso en via studado, via profesia kariero kaj via persona vivo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.