Filmejo

Al la komenco

Titolo:Projekto Comenius - dua tago en Mazara
Temo:interkultura projekto
Kategorio:raporto
Aŭtoro(j): teleIBS.IT - Piera Pipitone
Rolanto(j): Partoprenantoj de la Comenius - projekto 2013
Daŭro:5m01
Priskribo:La trilanda lerneja kunlaboro, realigita danke al Esperanto kaj subtenata de la Eŭropa Komenio-projketo disvolviĝas inter 2012-2014.
En la projekto tri partneroj laboras kune: EMA Gimnazio el Herzberg am Harz, meza lernejo G. Grassa el Mazara del Vallo kaj Pálffy M. fakmezlernejo el urbo Győr, Hungario.
Ellaborintoj de la projekto estis Zsófia Kóródy, Ewa Kukielka, kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg, partnero el Győr estas István Bagó kaj la kontaktpersono en Mazara del Vallo estas Caterina Gagliano
La ĉeftemo de la projekto, kiun la kolegoj en Herzberg ellaboris, temas pri trejnado de junaj ĉiĉeronoj, kiuj dum du jaroj kunlaboros por esti kapablaj gvidi vizitantojn en sia urbo kaj rakonti pri historio, geografio, kulturo, kutimoj. Dum la unua projektvizito la lernantoj konatiĝis unu kun la aliaj kaj kun la gastigantaj familioj, vizitis la lernejon, rigardis vidindaĵojn en la urbo kaj ekskursis en la regiono. La vizito donis eblecon kolekti spertoj, lerni pri loka historio kaj kulturo, kion la lernantoj enkonstruos en siajn projektojn.
La partoprenintoj, kaj precipe la gastigantaj instruistoj kaj familioj opiniis al projekton kaj la renkontiĝon en Mazara mirinda sukceso.

Filmo pri la
unua tago http://www.youtube.com/watch?v=IvPJtmuo0mg
kvina tago: http://www.youtube.com/watch?v=i-ctyOQb8Dk
sepa tago: http://www.youtube.com/watch?v=7A2N4kWLccY
naŭa tago: http://www.youtube.com/watch?v=1JLIizKRvlE
Kreodato:2013-04-25 10:20:01
Lasta redakto:2013-04-25 11:08:12
Montroj:16028
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.