Filmejo

Al la komenco

Titolo:Kies Paco?
Temo:pupteatraĵo pri la paco
Kategorio:distraĵo
Aŭtoro(j): Mónika Molnár
la gelernatoj de la svisa lernejo La Granda Ursino
Rolanto(j): la gelernatoj de la svisa lernejo La Granda Ursino
Daŭro:11m31s
Priskribo:Kies paco? - historio kreita de la gelernantoj de la grupo I (13-16 jaraj) de la Lernejo de La Granda Ursino.
La gelernantoj lernas Esperanton kaj kreis tiun ĉi pupteatraĵon dum siaj Esperanto-lecionoj por partopreni per ĝi konkurson de pupteatraĵoj, kiun lanĉis la Labor-grupo de UNESCO pri kulturo de paco.
La lernantoj ne kontentiĝis uzi tute pretajn marionetojn, sed ili ĵetis sin en la manlaboron. Kun la historio ili kreis ankaŭ siajn pup-personojn ekante de nulo. La gelernantoj lernas Esperanton kaj kreis tiun ĉi pupteatraĵon dum siaj Esperanto-lecionoj. Bonas scii pri la lernejo (festanta siajn 30 jarojn en 2013), ke ĝi estas t.n. aktiva lernejo, kiu sekvas la Freinet-pedagogion. La klasoj estas miksitaj kaj la kunlaboro inter etuloj kaj granduloj estas rimarkinda. Havu tiom da plezuro rigardante ilian spektaklon, kiom ili mem havis kreante ĝin.
Por viziti ilin: grande-ourse.ch

Se vi volas subteni unu el al infanoj aŭ la instruistinon dum ilia jubilea maratono, bv vidi la anoncon kaj helpi. Dankon.
Kreodato:2013-05-27 07:15:27
Lasta redakto:2013-05-27 17:57:09
Montroj:14186
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
Raita je 2013-06-03 04:48:36    

Interesa verko! Bone ke vi montris ankaŭ la preparadojn! Gratulon al la lernantoj kaj la instruistino!
"Saliko"

3.
Monika je 2013-05-30 21:27:52    

Dankon Nancy kaj Reza! Mi fieras pri miaj gelernantoj. :)

2.
reza je 2013-05-28 10:00:28    

Estas nekredeble ke infanoj povas fari tiom belajn figurojn kaj prezenti tiom lerte kaj amuze.
Mil gratulojn al ili.
El Tajvano.
Reza

1.
nancy je 2013-05-27 18:11:16    

Mi tre gratulas la lernantojn de Monika kaj shin mem ankau !!! La tekston mi bone komprenis, kaj ghi estas valora.
Bona laboro !
Nancy

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.