Filmejo

Al la komenco

Titolo:Ha-ha-ha-ha
Temo:Instruado, fonetiko, prononco, vortkomenca H
Kategorio:metodiko
Aŭtoro(j): Katalin KOVÁTS
Karina Gonçalves de Souza de Oliveira
Rolanto(j): Katalin KOVÁTS
Daŭro:6m01s
Priskribo:Fonetika ekzerco pri la vortkomenca H
El la serio KIEL MI INSTRUAS …? (Metodikaj filmoj de Katalin Kováts)
Vidu la aldonan ekzercon ĉe http://www.edukado.net/instrumaterialoj?iid=10374.
La filmado okazis en Poznan, dum la instruista trejnado en februaro 2014.
Dankon al Karina Oliveira por la manipulado de la filmilo.
Kreodato:2014-02-09 17:25:07
Lasta redakto:2014-02-10 10:23:11
Montroj:14335
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

5.
MaggyMaggy je 2021-06-18 10:01:35    

Kiel danki vin!! Mi certe uzos tiun ekzercon por solvi la prononcproblemon de unu el miaj lernantoj.

4.
Forigita uzanto je 2014-02-10 17:43:14    

La filmeto estas bonege preparita. Gratulon al la du aŭtorinoj.

3.
Forigita uzanto je 2014-02-10 12:10:38    

Kara, dankon pro la konsilo, per YouTube mi nun tion rigardis bone kaj plialtigas la poentojn! Poloj plejparte ne havas problemojn diferencigi la sonojn de tiuj ĉi 2 literoj, ĉar en la pola lingvo ankaŭ ekzistas 2 malsamaj literoj: h kaj ch (ĥ).
Amike - Halina

2.
Katalin je 2014-02-10 11:34:33

Kara Halina, se vi klakas al la vorto de YouTube en la suba, dekstra parto de la filmkadro, vi tuj povas iri al la originala loko kaj tie eblas plenekrane vidi la filmon. Ĝi tamen ne estos tie tre bonkvalita en granda formato, ĉar YouTube reduktas la kvaliton por ne havi tro pezan filmon.

1.
Forigita uzanto je 2014-02-10 11:30:42    

Saluton!
La temo estis interesa, sed por mi obstaklis la rigardon malebleco pligrandigi la ekranon kun filmeto. Mi ne scias, ĉu tio estas kulpo de la paĝaro ĉu nur mia komputilo? Tamen por mia perceptebleco, jam oni bezonas pli grandan bildon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.