Filmejo

Al la komenco

Titolo:Esperanto en la Universitato de Amsterdamo
Temo:Ekspozicio de Esperanto-libroj, historio de instruado de Esperanto kaj Interlingvistiko
Kategorio:dokumenta, intervjuo, raporto
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Rob Moerbeek
Wim Jansen
Federico Gobbo
Daŭro:33m55s
Priskribo:Katalin Kovats en sia filmo raportas pri la ekspozicio de Esperanto-libroj en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo. La malferma ceremonio okazis la 13an de marto en la ĉeesto de dudeko da esperantistoj kaj aliaj gastoj.
La feston ĉeestis inter aliaj Rob Moerbeek, iama lekciisto en la universitato, kaj du el la tri estroj de la katedro de Interlingvistiko kaj Esperanto: profesoro Wim Jansen, la ĵus adiaŭinta, kaj profesoro Federico Gobbo, la nova estro de la katedro.

Post la malferma parolado kaj prezento de la ekspoziciitaj libroj, okazigitaj de Federico Gobbo, Katalin Kovats intervjuis la ĉeestajn profesorojn de la katedro kaj rakontigis ilin pri la historio de Esperanto-instruado en la Universitato de Amsterdamo.
El la interparolo oni ekscias pri la agado de Sigismundo Pragano, la unua oficiala gvidanto de Esperanto-kurso en la universitato. La ĉeestantoj rememoris ankaŭ la lekciadon de Adriana Middelkoop, kiun sekvis en tiu laboro Rob Moerbeek. La katedrojn pri Interlingvistiko kaj Esperanto antaŭe estris Marc van Oostendorp, Wim Jansen kaj ekde 2014 gvidas Federico Gobbo.
Kreodato:2014-03-15 00:38:10
Lasta redakto:2014-03-15 17:06:05
Montroj:15228
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
r7o6b je 2014-04-09 21:11:06

Kara Katalin,
Interesa bildraporto. Poste mi devis raporti por "Fenikso", tute surprize atakite de nia redaktoro Gerrit Berveling. Do alitage mi reiris por noti la ekspoziciatajn juvelojn. Kaj surprize renkontis ... d-ron Gobbo. Li petis helpon registri la historion de la Esperanto-instruado ĉe la Universitato. Espere foje venos spirpaŭzo por tio. Cetere mi misdiris la instrujarojn de S-ino Middelkoop: devus esti 1969-1978.
Kore, Rob Moerbeek.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.