Filmejo

Al la komenco

Titolo:Fonetika leciono: prononcado de "b" por iberianoj
Temo:prononcado de b
Kategorio:lingvistiko, metodiko
Aŭtoro(j): Suso Moinhos
Rolanto(j): Suso Moinhos
Daŭro:5m40
Priskribo:Nia membro Suso, tre aktiva instruisto de Esperanto, preparis por la membroj de edukado.net praktikan lecionon pri prononcado de la litero "b" por iberianoj kaj parolantoj de la hispana en Ameriko. Li eltrovis amuzan helpmanieron por vidigi la produktadon de b kaj lude konsciigi pri la labordevoj de la lipoj dum ĝia prononcado. :-)
En sia prezento li evitis uzi fakvortojn (eĉ ne terminojn kiel "fonemo") por atingi pli vastan publikon kaj por fokusiĝi sur efektivan praktikon.

Jen la vortolisto:
amboso
baleno
la baleno
benko
la fina benko
la benko
najbaro
bobelo
la bobelo
obio
mi obeas
nubo

Dankon Suso pro tiu amuza kontribuaĵo.
Ne mistrafu la duan filmon pri la prononcado de "d".
Kreodato:2014-04-26 11:48:36
Lasta redakto:2014-05-01 13:41:06
Montroj:15660
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

5.
juandiegoazbau je 2018-01-19 22:49:39    

Dankon Suso! Antaŭ ol mi spektis vian lecionon, mi ne rimarkis tiun malfermetan "b" prononcadon, mi certe ne forgesos viajn klarigojn! :)

4.
lawenda je 2017-11-11 10:14:05    

Kara Suso,
gratulon kaj dankon pro la ekspliko en interesa maniero! Eble iam mi havos okazon uzi, mi esperas, kiam mi komencos libere vojaĝi tra la mondo.... :-))
Amike salutas
Krystyna

3.
Vicento je 2017-11-10 08:18:33    

Dankegon, majstro. Mi pensas ankaŭ, ke ni, la hispanoparolantoj, facile anstataŭas inter "b" kaj "v". Mi atendis trovi tion, kiam mi komencis spekti vian videon.

2.
viktoro44 je 2014-04-30 10:12:17    

Tre bonaj klarigoj laŭ konvenaj paŝoj!

Gratulon!

1.
fringilla13 je 2014-04-28 19:22:01    

Jes, mi trovis la lecionon interesa. Ĝi vere plaĉis al mi.
Kiel polino mi ne havas problemojn kun la sono "b", sed estas interese partopreni lecionon destinitan por alilingvanoj kaj ekscii ion pri ties lingvo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.