Filmejo

Al la komenco

Titolo:DANKON
Temo:dankon, movado
Kategorio:muziko
Aŭtoro(j): Jonny M
Rolanto(j): Jonny M
Daŭro:4m12s
Priskribo:Regestila dank-kanto kun mencioj de multaj esperantistoj kaj eperantaĵoj.
Ĝi havas ankaŭ anglalingvan subskribon.

Aĉetebloj de la KD /// http://vinilkosmo.com/?disc=vkkd117
Aĉeteblo de la albumo diĝitale /// http://cd1d.com/fr/album/regestilo
Kreodato:2014-04-28 08:55:12
Lasta redakto:2014-04-28 08:55:12
Montroj:28025
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 61; Mezuma noto: 4.94; | Aldoni propran opinion

61.
Viktoro79 je 2016-05-31 18:22:18    

Vere bona surprizo. Tio tuŝas min des pli, ke mi renkontis la kantiston en la UK en Lille... Lia energio, lia bonkoreco, lia afableco trafis mian koron. Do dankon al vi. Dankon por via bona ideo.
Vik.

60.
homaran je 2016-05-31 17:18:46

Katalin, Ĉu vi konas la nomon Rudigero (Rudiger) Sachs, jes ja prezidanto de ISAE k redaktoro de "Scienca Revuo"? Li estis, ĉe NASK, iu el miaj ĉambraranoj, fakte tuj apud ĉambro la mia! Li tiam havis sepdek nau` jarojn ( la sekvan monaton okdek! ) Verkis mi poemon (eldonitan). Sed kial mi rakontas al vi ĉio ĉi?...Mi citu Rudigero Sachs: Esperantisto estas ĉiam juna. Tiujn ĉi vortojn mi sufiĉe ofte ripetas. ---(ĉe RISKO", " homaran"); en E--ujo, Keneĉjo Goldbergo
Mi vin tutkore dankas! Pri via bele verkita mesaĝo, dankon, Katalin al vi!

59.
nazarelaroca je 2016-05-27 15:11:29    

Karega Katalin, eltutkore mi dankas vian tre belan mesaĝon kaj la gajan donacon! Mi amegis la kanton! :) Brakumon ! Nazaré Laroca, el Brazilo

58.
don_ikar je 2016-05-27 14:57:22

Mi volas diri DANKON!!! ;-)))

57.
bobowo je 2016-05-18 18:38:54

Dankon por gratulo al maljunulo!

56.
LPatasdIlliers je 2016-05-13 06:18:50    

Dankon Katalin !

55.
rul je 2016-05-10 06:45:17    

Mi volas diri dankon al vi, Katalin!

54.
Javiero je 2016-05-08 15:36:47    

Koran dankon, kara Katalin...!!!!
Koran dankon al ĉiuj kiuj laboras por disvastigi Esperanton...!!!
Al vi ĉiuj, ankaŭ mi diras DANKON...!!!!

53.
sciuro7 je 2016-04-27 04:18:51

Tutkore mi dankas al Teamo de edukado.net, ke mi ankorau ne estas tute forgesita. Mi dankas la belajn vortojn kaj la kanton per kio komenciĝas mia tago hodiaŭ.
Amike salutas Vin Ĉiujn Klara

52.
verdeca3 je 2016-04-22 06:59:41    

Kantoj interesas nian vivon kaj preskaux cxiuj homoj sxatas auxskulti kantojn kun bela muziko.Elkoran dankon al Katalin pro via senlaca laboro kaj granda kontribuado al nia lingvo!

51.
esperanto je 2016-04-22 01:13:12

Mi tre dankas al vi!

50.
aldand je 2016-04-19 11:22:57

Kion diri? Mi volas diri DANKON! Trifoje! Por kanto, bondeziroj kaj esperanta etoso. Ĝis nun mi neniam ricevis tiel originalan kaj belan kanton. Hodiaŭa tago estos por mi memorebla por longa tempo. Andreo salutas vin!

49.
zekabel je 2016-04-15 12:41:50

Dankon pro la bondeziroj!

48.
Ileana je 2016-04-01 07:01:43

Koran dankon pro viaj bondeziroj kaj pro la saĝaj vortoj. Aĝo estas nur cifero kaj ne ĉiam kongruas kun la agemo de la personoj. Dankon ankaŭ pro la bela kaj vigla kanto de Johnny!
Amike
Ileana

47.
fayeazou je 2016-03-27 11:14:58

Egan dankon al vi Katalin kaj tuta la teamo de edukado pro viaj bonkoraj kaj kuraĝemaj bondeziroj okaze mia naskiĝdatrevenon! Verdire mi antaŭe eĉ forgesis ĝin! Nuntempe,danke al Esperanto mi estas konata de tutaj la kontinentoj kaj mi ne plu sentas min sola ĉar mi apartenas al ŝarma ,generoza kaj pacema komunumo kiu ĉiam batalas por pliboniĝi nian mondon.
Dankon al ĉiuj!!!

46.
hknoedt je 2016-03-20 12:54:39    

Multan dankon, Katalin, samkiel al Jonny pro lia artisma prezento. Mi provos sekvi viajn saghajn konsilojn.

45.
hipopotamo je 2016-03-19 23:36:19    

Kara Katalin, mi kore dankas pri viaj varmaj pozitivaj naskiĝtag-bondeziroj. Mi same pensas kiel vi. Kvankam denove unu jaron pli aĝa, mi tamen sentas min juna kaj provas pensi june kaj optimisme. Ĝuu la vivon! Ju pli multe vi serĉas la pozitivajn kaj belajn momentojn en la vivo des pli bone vi ankaŭ povas venki la obstaklojn, kiujn la vivo kelkfoje donas al vi. Kaj same mi ankaŭ pensas pri Esperanto kaj Esperantujo: ili ĉiam restos en la mondo kaj pligrandiĝos, plifortiĝos, danke al multaj homoj, kiuj subtenas ilin. Kaj certe unu grava el ili ankaŭ estas vi kaj edukado.net . Do, koran dankon al vi! Kaj koran dankon ankaŭ al Jonny M., kies kanton mi tre ŝatas!

44.
Stefano je 2016-03-18 00:32:46    

Mi volas diri dankon...! Mirinda!! Dankon al vi! Ĝis! :D

43.
jecout je 2016-03-08 20:06:30    

Elkoran dankon pro viaj bondeziroj !
amike kaj kore via
Jean

42.
RubyNunes je 2016-03-07 02:14:27    

Dankon ja! Mi dankas vin, kara Katalin, pro la belega naskiĝdatrevena mesaĝo. :D
Laŭdindas ĉiuj kaj al ĉiuj indas danki pro la mirinda laboro, disvolvita favore al Esperanto.
Kiseton kaj bondezirojn! ^_^

41.
Arlette je 2016-03-05 13:20:54    

Dankon, dankon dankon pro via bondeziroj plenaj je pozitiva sento, dankon ankaù pro la belega kanto, kiu montras kiel bele funkcias nia lingvo, dank'al tiaj vortoj mia tago plene elradias
Kisojn
Arlette

40.
Ermigi je 2016-03-04 17:12:32    

Vere ĝoja kaj bela kanto
Ermigi

39.
olivette je 2016-03-04 09:15:27    

Dankoooooonnnnnnnnnnnn ... estas granda kaj agrabla surprizo. La kanto estas gxoya kaj metas iom da suno en mia pluvanta cxielo.

38.
GXono je 2016-02-26 01:01:14    

Mi ankaŭ volas diru Dankon. Kiel surprizo!

37.
giorgosesper je 2016-02-24 17:16:12    

Elkoran dankon kara Edukado.Estime via.

36.
cxeesta je 2016-02-24 08:00:00    

Kia bela surprizo ricevi tiun-ĉi mesaĝon je mia datreveno... ĉar mi antaŭ nelonge ekkonis Jonny M, Dankon al vi, kara amiko, pro tiu refreŝiga pozitiva kanto :-) ĝis baldaŭ!

35.
SlezakTamas je 2016-02-21 08:00:08    

Pro la agrabla surprizo mi povas diri nur unu vorton: DANKON ...

34.
BertSchumann je 2016-02-21 00:04:14    

(-: Surprizo :-)

33.
klarvideco je 2016-02-04 16:36:08    

Kara Katalin,
Antaŭhieraŭ mi forte kaj goje surprizis kiam mi malfermis vian lastan retkurierion.
Viaj kortuŝitaj kaj sonplenaj naskiĝtagaj bondeziroj estis vera familia mesaĝo. Ĵus post la legado, dank'al via sondonaco, mi ankaŭ malkovris Johny M. Tiu germana junulo kantas belege kaj vigle.
Multan sukceson al li kaj multan dankon al vi.

32.
Flavavulpo je 2016-02-01 18:06:36    

Dankegon Katalin pri viaj viglaj bondeziroj okaze de mia naskiĝodatreveno.

tutkore

31.
denisoso je 2016-01-17 06:24:53    

Multan dankon pro via surprizo , Kaj mi estas tre dankema pro viaj bondeziron !!!

30.
Glicino je 2016-01-15 10:34:58    

Mi estis surprizita! Multan dankon, Katalin, pro via bondeziro kaj tiu ĉi donaco.
Amike

29.
Forigita uzanto je 2016-01-10 08:16:35    

Ĉu vi kredas, ke mi terure sonĝis ĉi tiun nokton?! Kaj nun la vivosukoj komencas denove flui. Danke al vi, Katalin kaj katalinidoj !Egan dankon pro viaj belaj aĝ-adaptitaj vortoj!

28.
gravuristo je 2016-01-04 07:55:32    

Dankegoooooooooooooooooooooooooooooooooooooooooooooooooooooooojn de la freneza avo, gravuristo el eta vilaĝo en Francio,

27.
SYLVIEPLANTIER je 2016-01-02 02:20:00    

Kara Katalin
Estas tre agrable renkonti vin okaze mian datrevenon. Tia maniero estas vera donaco. Ŝajnas al mi ke vi partoprenas niajn familiajn festojn kaj mi ĝojas pri tio. Mi bondeziras al vi kaj al Jonny M multe da amo kaj ĝuo por la venonta jaro.
Sylvie

26.
fejfi je 2015-12-29 20:04:13    

Kara Katalin, DANKON por viaj naskiĝtagaj bondeziroj. De post mia 50-jariĝo mi jam denove rejuniĝas: mi komencis dekalkuli, kaj tiamaniere mi ĉi-jare festas sian 45-an vivo-jaron! Tamen mi ne volus ĝisvivi la nulan jaron - kun ĉiuj miaj sanproblemoj tio estus nenia ĝuo :-)
Kaj DANKON al Johny M por DANKON! Ĉi tiun kanton mi ekkonis pli frue ol ĝian kantiston, kun kiu mi sukcesis pasintjare persone konatiĝi dum la GEA-kongreso en Erfurt - ilin ambaŭ mi tre ŝatas!
Mi ĝojas kaj feliĉas, ke mi rajtis enviciĝi inter la ricevintojn de ĉi tiu ĉarmega kanto.

25.
dinahmp je 2015-12-27 23:01:25    

Kia agrabla surprizo ! Dankon al Katalin kaj al la tuta teamo de Edukado.net. Ju pli la tempo pasas, des pli mi opinias la nomon de nia lingvo taŭga, kompare kun la stato de la mondo. Tiom longe kiom daŭros la espero, daŭros la vivo.

24.
auxro je 2015-12-22 02:50:16    

Elkoran dankon Katalin pro la kanto kaj la mesaĝo.

23.
homarono je 2015-12-18 12:39:20    

Mi volas diri dankon al vi Katalin pro via bondeziro kaj al Jonny M pro la bela muziko!
Do Dankon! :)
Multe dankon!

22.
Andrea je 2015-12-13 06:32:04    

Gratulojn al ĉiuj: Jonny M, Katalina kaj iliaj helpantoj (mi aludas la teknikistojn). Ambaŭ kuraĝigis min daŭre labori por nia paca movado. Mi estas franca, kaj la nuna periodo malfacilas por la pacemuloj ĉar la teruraj murdistoj instigas la militon. Tamen mi ĝuos agrablan tagon en familia etoso.

21.
mirmal je 2015-12-08 06:09:30

Koran dankon pro la kanto kaj gratulo okaze de mia naskiĝtago. Miroslav

20.
Grazina je 2015-12-01 09:56:50    

Koran dankon pro belega surprizo, kara Katalin! Mi ne konis la ĉarman kanton kaj simpatian kantiston, do vere tio estas DONACO. Dankegon!

19.
sandore je 2015-11-27 02:32:01    

Dankon, Katalin, pro viaj deziroj kaj la kanto. Estu bone ĉiam. Ĝis kore, Sandor

18.
primolo37 je 2015-11-26 14:15:58    

Dankon por tiu kanto, kiu pruvas, ke Esperanto taŭgas por ĉiuj esprimmanieroj. Gratulojn !

17.
f_lojacomo je 2015-11-26 00:59:59    

Multan dankon, Katalin, pro via bondeziro kaj tiu ĉi donaco.
Amike,

16.
Drahotova je 2015-11-25 15:52:25    

Dankon, dankegon pro longa kaj kortuŝa gratulo. Kaj meritan dankegon pro via laboro, laborego.
Jindřiška

15.
mojo je 2015-11-15 12:44:34    

DANKON, Katalin, pro la bondeziroj kaj muzika donaco, markantaj mian plian aĝiĝon! Estas bele veni al tiu ĉi rondo kaj renkonti amikojn - saluton kaj gratulon al simile festintoj! Nun ek al Sumoo...

Mojo

14.
JY je 2015-11-09 17:50:02    

Kara Katalin Kovats,
Kara Jonny M,
Koran dankon al via duopo pro la bondeziroj, kiujn vi adresas al mi okaze de tiu plia datreveno mia.
Ĉu mi estas juna aŭ ne?... Mi sentas min ankoraŭ juna kaj ĝojas, ke forta sano plu akompanas min.
Ne mankis tiaj mesaĝoj kaj vizitoj hodiaŭ je tiu okazo.
Vivu Esperanto kaj ĝia amikeca etoso.
Gratulojn pro via respektiva grava laboro.
Ankoraŭ-foje dankon!
Jys,

13.
tukero je 2015-11-06 23:22:54    

Modele! La kanto konvinkas min ke la regestilo estas la ĝusta por Esperanto. La aŭtoro kaj interpretinto meritas maksimuman laŭdon. Ankaŭ la muziko estas senriproĉa laŭ mia neprofesia opinio. Mi esperas je pliaj tiaj kontribuoj al la Esperanto-kulturo. Koran dankon!
Tukero

12.
msarbach je 2015-11-03 20:51:35    

TRAFON DA JUNECO ALPORTAS TIU NEKREDEBLA REGISTRAĴO . Tio tre plaĉas al mi kaj puŝas min daurigi agi por la esperanta aventuro...

11.
Forigita uzanto je 2015-10-18 08:09:05

Kia surprizo! Mi ne supozis, ke mia naskiĝtago povus komenci tiom bele, per tiom gaja, optimismplena kanto! Dankegon Katalin pro la sendo, sed ankaŭ grandan dankon al simpatia Johny - kiu kantas sincere, konvinkige kaj vere bele!
Dankon al vi/ni ĉiuj, ke ekzistas mojosa Esperantujo, kie ni vivas kaj agas!
Halina

10.
Ludoviko je 2015-10-14 15:22:44

Karaj Katalin kaj Jonny M!
Tiu ĉi kanto plibeligis mian 75-an naskiĝtagon.
Dankegon pro la "Dankon"!
Multsalute
Ludoviko Molnár

9.
laszlo je 2015-10-06 05:45:54    

Koran dankon al redaktoro pro atentemeco kaj donaco!
Cxi tiu pretendeme, altkvalite komponita muziko elvokis mian rekonon, gratulon al reg-repa auxtoro Jonny M.
Se iu auxtoro klopodas esti profesia, muzika genro ne malvastigas auxskultantaron al certa agxogrupo.

8.
terenia_kk je 2015-10-05 20:52:30    

Tre bela kanto! Vere kortuŝa!

7.
margaretha je 2015-09-28 06:15:15    

DANKON por la belega kanto kun kiu komencigis mia naskiĝtago! Ĝi restas en miaj oreloj kaj en mia koro. Gratulon Junulo Jonny M.

6.
baluo je 2015-08-19 15:47:05    

El la Esperantaj kanzonoj, ĝi estas tiu, kiun mi plej amas. Dankon Jonny M pro tiu belega kanzono kaj dankon al la tutmonda esperantistaro pro fari el Esperanto vivantan lingvon.

5.
arlainmayinda je 2015-08-06 12:34:42

Sincerajn gratulojn pro la altkvalita muziko,mi multe ŝatas

4.
gypsy je 2015-08-05 20:57:28    

Dankon por tiu vivanta muziko kaj ankau por viaj bondeziroj pro mia datreveno

3.
Kelli je 2015-07-18 12:28:05    

Dankegon, aŭdi ĉi muzikon mia tago plibeliĝis.

2.
Forigita uzanto je 2015-06-19 04:59:50    

Dankon al Esperanto, ke mi povas aŭskulti vin, mia kara artista, kantista kolego.
Mi deziras multe da sukcesoj al vi!
Elkore kaj plej amike,
Anjo Amika

1.
UNESCO je 2014-06-30 11:43:40    

Kara muzikisto!
Tiu video estas tre bona en la lingvo ESPERANTO. Mi sxatas gxin. Bondezirojn por la estonteco deziras,
muziksxatantino

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.