Filmejo

Al la komenco

Titolo:Oficiala instruado de Esperanto
Temo:instruado, oficialigo de Esperanto
Kategorio:prelego
Rolanto(j): KOVATS, Katalin
Daŭro:69 minutoj
Priskribo:Katalin Kovats prelegis pri la oficiala instruado de Esperanto, okaze de la 73a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 18a Andaluzia E-Kongreso, la 2an de majo 2014 en la urbo Ronda (Arundo).
Kreodato:2014-05-07 22:46:27
Lasta redakto:2014-05-08 12:42:36
Montroj:18520
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

5.
Myntsy je 2014-05-11 17:18:20    

Bona ekzemplo, kiel prezenti gravan aferon, tiel ke aŭskultanto eĉ ne rimarkas tempopason. Mi volus scii ankaŭ , kiu filmis, ĉar estis pli bonkvalita ol kelkaj antaŭaj. Edukado.net vere meritas ekonomian subtenon de aŭskultantoj, uzantoj..

4.
leandro_abrahao je 2014-05-10 19:19:47    

Jes, mi ne rimarkis, ke pasis unu horo! Mi dankas por la prelego, pro la tre multaj donitaĵoj, prezentitaj defioj, planoj, freŝaj informoj kaj perspektivoj.

3.
fringilla13 je 2014-05-10 16:36:49    

Bonega prelego - tre klara, interesa kaj bonege komprenebla. Oni tute ne rimarkas, ke la prelego daŭras unu horon. Dankon!

2.
Brescia je 2014-05-09 15:10:19    

Klare, precize, esperodone! Dankon.

1.
Patrick75 je 2014-05-08 18:42:45    

Mi tre ŝatis tiun prelegon. Tre utila kaj detala panoramo de la situacio de Esperanto kaj de la plej gravaj atingoj: Interlingvistikaj studoj kaj la KER diplomo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.