Filmejo

Al la komenco

Titolo:Benny's coaches a monoglot to learn Esperanto: Week 1
Temo:kiel komenci lernadon de Esperanto
Kategorio:dokumenta, klerigo, kurso, metodiko, varbilo
Aŭtoro(j): Benny Lewis
Rolanto(j): Benny Lewis
Lauren Cutpil
Daŭro:13m26s
Priskribo:Kiel komenci lernadon de Esperanto? Unuaj paŝoj, malfacilaĵoj kaj ĝojoj….
Lige al la poliglota konferenco, organizita de Judith Meyer kaj Chuck Smith en Berlino inter la 15a kaj 17a de junio estis lanĉita interesa konkurso.
La partoprenantoj entreprenis lerni Esperanton laŭ ajna, propra maniero dum 6 semajnoj. Por montri sian rezulton oni devas sendi/prezenti 5-minutan filmeton kie ili faras prezentaĵon en Esperanto. (Vidu la alvokon)
Benny Lewis, konata blogisto instruas Esperanton en tiuj 6 semajnoj al sia koramikino Lauren. Pri la proceso de la lernado li publikigis filmojn en YouTube kaj ili jam nun estas tre popularaj kaj atentovekaj. Ni, Esperanto-instruistoj povus lerni multe de ilia duopo. La komentoj estas en la angla, sed la lernado de Lauren pli kaj pli okazas en Esperanto.

Vidu la aliajn filmojn:
2a semajno: Week 2 learning Esperanto & 1st spontaneous chat!
3a semajno: Benny & Lauren's plane, train & automobile travels: Week 3 of Esperanto learning
4a semajno: Lauren's Esperanto week 4: Chat in Esperanto
5a semajno: Lauren's week 5 learning Esperanto: one week left!
Kreodato:2014-06-12 10:15:22
Lasta redakto:2014-06-12 13:19:09
Montroj:23868
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Sylvain je 2014-06-12 14:19:56    

Karaj Lauren kaj Benny,
Mi ekstreme ŝatas tiun aliron al la lingvolernado, ĝuis spekti la filmojn, kaj deziras al ambaŭ Benny kaj Lauren multe da plezuro en Esperanto-lando. Mi esperas havi kun Katalin - mia edzino - la plezuron renkonti vin dum iu UKo, aŭ aliloke, aŭ gastigi vin en Nederlando (Hago) kaj vizitigi al vi la urbon. Gratulojn, Lauren, pro via bona energio kaj kuraĝo! Sylvain - instruisto de la franca (www.talenvoortalent.nl)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.