Filmejo

Al la komenco

Titolo:Solena transdono de Premio Deguĉi 2014 al Stano Marček
Temo:Rekta metodo, premiado
Kategorio:raporto
Aŭtoro(j): Esperanto SK
Rolanto(j): Stefan MacGILL
Stano Marĉek
Peter Baláž
Daŭro:44m23s
Priskribo:Premio Deguĉi, konata kiel Esperanta Pacpremio, estis per decido de estraro de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) en la jaro 2014 aljuĝita al slovako Stano Marček.
En la filmo vi povas vidi la laŭdojn kaj transdonon de la atestilo, fare de Stefan MacGill, paroladon de Stano mem pri sia agado, kaj salutojn de Peter Baláž nome de la slovakaj esperantistoj. La filmo estis farita dum la aranĝo KAEST en Slovakio, en novembro 2014.

La lernilojn de Stano vi povas vidi en nia KATALOGO..
Gratulojn al Stano pro la distingo.
Kreodato:2015-01-11 17:46:18
Lasta redakto:2015-01-13 17:05:53
Montroj:16959
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Myntsy je 2015-01-13 14:52:14    

Gratulon al Stano Marcek,
En Bona Aero mi bedauxris, ke vi ne auxdis la aplauxdojn de la publiko, kiam Stefano anoncis la gajninton de la Premio Degucxi. Sed nun mi gxojas, , ke vi ricevis la premion Dum KAEST. Tie vi havis tempon por paroli pri via Esperanto vivo, oni filmis gxin kaj ni, kiuj ne povis partopreni KÁEST, ankaux povis gxui vian paroladon, ecx gxui pri la bona parolado de tri derstipaj esperantistoj. La filmo entute estas tre bona reklamo por la UK en NITRA, gxi allogas por partopreni, la kvalito de la UK estas garantita. Certe tie estas multaj bonaj parolantoj kaj anime veraj esperantistoj. Dankon al la triopo en la filmo kaj al la filmisto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.