Filmejo

Al la komenco

Titolo:Ekparolu-trejnado: Konversacio nr. 1
Temo:medioprotektado, metodiko, ekparolu
Kategorio:klerigo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats, teksto
Monika Molnar, filmado
Katalin Kovats, redaktado
Rolanto(j): Katalin Kovats
Sylvain Lelarge
Daŭro:4m32s
Priskribo:Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge prezentas (mal)model-konversacion por klerigi la geonklojn de la projekto Ekparolu', organizata de www.edukado.net por parigi kaj paroligi spertajn esperantistojn (geonklojn) kaj komencintojn (genevojn). Se vi interesiĝas pri la projekto, kontaktu la redaktoron.
La filmero estis registrita dum la trejnado en UK, en Nitro (2016), en la programo Kleriga Lundo.
Jen la dua konversacio.


La prezentaĵon kun klarigoj vi trovas en la Dosierujo.


Kreodato:2016-08-04 01:50:39
Lasta redakto:2016-08-05 20:44:52
Montroj:19591
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; Mezuma noto: 4.11; | Aldoni propran opinion

10.
gbisaga je 2023-07-18 17:53:56    

Laŭ mi, la kvalito de la filmeto tute taŭgas por ĝia intenco kaj celo. Bone farite, Katalin kaj Sylvain! Kaj dankon pro la montro kiel NE demandi kaj respondi!

9.
gbisaga je 2023-07-18 17:24:56    

Ankaŭ la onklino frustriĝis kun la nevo, kaj ŝi permesis sian frustriĝon esti evidenta al la nevo. Tiam, ŝi parolis eĉ pli multe kaj rapide. Ŝi faris kelkajn ĉu-demandojn. Kun ĉu.demandoj, la nevo POVUS paroli plu ("jes, ĉar mi volas...") sed ne necese.

La demando "kial vi elektis tian temon" estis bona, sed kiam li respondis "mi estas verdulon"(?), aldonante "kaj....?" ne estis la plej bono elekto. Tio aldonas premon al la nevo.

8.
ladislau je 2022-02-06 16:18:29    

La onklino ne bone gvidis la konversacion.
Ŝi ne preparis vortoprovizon por la temo, por prezenti ilin al la nevo.
Anstataŭ paroligi la nevon, ŝi multe parolis.
Onklino parolis pri la agado de sia filo. La geonkloj ne devas raporti pri sia vivo.
La nevo finfine foriris terurita. Komprenis nenion.

7.
cspinola je 2018-01-04 10:39:05    

Kompreneble , la filmo estis tre bona por montri, kion oni ne devas fari. Silvain tre bone kaj simpatie aktoris!

6.
cspinola je 2018-01-04 10:36:47    

La onklo multe parolis kaj ne paroligis la nevon.

5.
Katalin je 2017-03-27 16:37:34

Kara ToMo, dankon pro tio, ke vi spektis la filmon. Tamen bonvolu ne tro malkontenti, ja temas ne pri artfilmo, sed pri laborfilmo. Ni eĉ tiel ĝojegas, ke ni sukcesis registri la prezenton kaj nun uzi ĝin. Kiam la paĝaro estos riĉa, ni dungos profesiajn filmistojn kaj muntistojn, eble eĉ aktorojn....

4.
ToMo je 2017-03-27 16:29:03    

La enhavo estas bona, sed la kvalito de la sono estas iomete eĥoa.

3.
Doniben je 2017-03-02 05:34:58    

Hahaha tre bona filmeto, Sylvain estas ekzemplinda aktoro

2.
Kelli je 2016-08-07 20:53:14    

Dankon, mi ŝategis ĉi tiu model-konversacion, ankaŭ mi multe ridis :-D

1.
fringilla13 je 2016-08-05 19:41:50    

Bonega skeĉo - mi ĝuis kaj ridis.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.