Filmejo

Al la komenco

Titolo:Ekparolu-trejnado: Konversacio nr. 2
Temo:tagordo, metodiko, konversacio, ekparolu, korektado de eraroj
Kategorio:klerigo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats, teksto
Monika Molnar, filmado
Katalin Kovats, redaktado
Rolanto(j): Katalin Kovats
Sylvain Lelarge
Daŭro:3m21s
Priskribo:Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge prezentas (mal)model-konversacion por klerigi la geonklojn de la projekto Ekparolu', organizata de www.edukado.net por parigi kaj paroligi spertajn esperantistojn (geonklojn) kaj komencintojn (genevojn). Se vi interesiĝas pri la projekto, kontaktu la redaktoron.
La filmero estis registrita dum la trejnado en UK, en Nitro (2016), en la programo Kleriga Lundo.

Jen la tria konversacio.

La prezentaĵon kun klarigoj vi trovas en la Dosierujo.
Kreodato:2016-08-04 02:23:10
Lasta redakto:2016-08-04 03:16:08
Montroj:18462
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

5.
gbisaga je 2023-07-18 17:37:09    

Ŝi interrompis kun la korekto konstante kaj tro rapide. La nevo ne povas daŭrigi siajn pensojn. Estus pli bone fari notojn kaj ekspliki poste.(Sed ne ĉiu eraro, ĉar la nevo verŝajne nur pliboniĝi en kelkaj aferoj samtempe!) Kaj "jen estas" ŝajnas al mi io ne menciinda ĉiuokaze... estas bona uzo, eĉ se ĝi estas iomete formala.

La prelegeto pri la graveco de gramatiko estas amuza, kaj se la nevo volas ke ni instruu pri gramatiko(aŭ demandas kiel ni opinias pri la graveco de gramatiko), bone... sed la kompatinda nur volas rakonti.

4.
Monika je 2023-03-19 18:31:34    

Maggy, mi tute ne dubas, ke vi estos bonega onklino!!!

3.
MaggyMaggy je 2023-03-19 13:30:09    

Koran dankon pro tiu instrua kaj ege amuza filmeto.
Mi provos esti pli bona onklino.

2.
ladislau je 2022-02-06 16:41:07

Tiu ĉi filmo prezentas la malĝustan interrompo de onklino.
La nevo faris plurajn erarojn dum la parolado kaj interrompo senkuraĝigis lin.
La onklo devas noti la erarojn, kaj poste proponi ekzercon kiuj traktos pri la punktoj korektendaj.

1.
Kelli je 2016-08-07 21:05:52    

Dankon! La filmo nr.2 estas same amuza ol la unua.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.