Filmejo

Al la komenco

Titolo:Bertilo instruas pri -ig kaj -iĝ
Temo:Gramatika leciono
Kategorio:kurso, metodiko
Aŭtoro(j): Esperanto-Hamburg
Rolanto(j): Bertilo Wennergren
Daŭro:38m24s
Priskribo:Bertil Wennergren instruas pri "ig" kaj "iĝ" dum la kleriga semajnfino en Schwerin-Muess (Germanio) la 22an de oktobro 2016.
Kreodato:2016-11-16 11:22:49
Lasta redakto:2016-11-18 08:29:17
Montroj:13055
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

4.
rughulo je 2016-11-20 10:49:54    

en lingvistiko oni parolas pri "valento"

La " ig" aldonas valenton la " iĝ" forprenas ĝin .

tio facile instrueblas per gestoj

3.
muraena je 2016-11-18 21:47:09    

Interesa materialo, sed mi ne tuj scias, kiel uzi ĝin instruade. Estas multaj interrompoj kiuj ofte ne helpas la fluon, kaj tial la sesio estas iom longa, aŭ ne atingis aliajn punktojn. Tamen estas kelkaj frapaj valoraj konsiloj - (a) komencu per adjektivaj ekzemploj; (b) sciu la signifon de la simpla vorto, speciale de verboj; (c) lernu unu du bonajn ekzemplojn; (ĉ) ne metu tro da informo en unu vorton (mi parafrazas). La konsilo eviti la terminojn 'transitiva' kaj 'maltransitiva' estas pli malfacila pro la longdaŭra tradicio uzi tiujn vortojn sed bone kuniras kun la konsiloj (b) kaj (c). Mi esperas, ke pli da tiaj sesioj aperos rete.

2.
homaran je 2016-11-18 01:13:32    

Saluton Bertilo!
Mi sentis min, ke mi estas en klaso via! Mi ĝuas ...tiun ĉi senton!
Uzante kapaŭdilon, mi bone aŭdis ĉiujn! __ Keneĉjo

1.
Desmares je 2016-11-16 16:04:45

Saluton,
Bedaŭrinde la sono estas tre malbona kaj oni komprenas nur unu vorto po kvin...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.