Filmejo

Al la komenco

Titolo:Edukado.net fariĝas 15-jara
Temo:festado
Kategorio:dokumenta
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Floreal Gabalda
Daŭro:10m3s
Priskribo:Nia retejo, www.edukado.net, la 15an de decembro fariĝos 15-jara.
La festado komenciĝis dum la 28a Eŭropa Rendevuo, en norda Francio kie la ĉeestantoj per kanto kaj torto salutis la retejon kaj ties redaktoron.
Vi povas spekti la mallongan filmeton pri la festo kaj kelkajn rememorigajn fotojn pri la pasintaj 15-jaroj.
Ni bonvenigas ĉiuspecajn salutojn, gratulmesaĝojn kaj subtendonacojn. Ni esperas, ke multaj el la uzantoj kaj instruantoj kun aŭ sen siaj lernantoj, esprimos siajn pensojn pri la paĝaro, rakontos kiel ili uzas ĝin kaj kion signifas por ili nia laboro.
El la ricevitaj poŝtkartoj ni kreos ekspozicimaterialojn, eventualajn salutfilmetojn ni volonte publikigos.
Poŝtadreson kaj atingeblojn vi trovas en la subtenpaĝo kaj vi povas uzi ankaŭ nian Gastlibron.
Kun antaŭĝojo kunfestadi salutas vin, Katalin Kovats, redaktoro
Kreodato:2016-11-22 00:34:31
Lasta redakto:2017-01-01 22:13:27
Montroj:10014
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

7.
soraja je 2016-12-03 08:45:12

Gratulon pro via laboro kaj mirinda energio! Elkore

6.
homaran je 2016-11-28 09:42:39    

Katalín, Ja mi scias, ke vi instruis ĉe NASK en 2006. Mi aparte ĝojas, ke vi revenos; estos tiu ĉi admiranto en klaso via!
Ĉiun tagon mi ĝuas ludi RISKO-n!
Gratulon dekkvin fojojn! (homaran) --- Keneĉjo Goldbergo

5.
PaolaT je 2016-11-26 15:29:01

Gratulojn por via datreveno, mi estas membro el edukado.net do mi festas kune kun vi kaj mi bondeziras al vi bonan daxurigon de via laboro pri Esperanto. PaolaT

4.
akrocefalo je 2016-11-23 15:44:07    

Bela filmeto, kiu krom la etoson, ankaŭ montras la plurajn projektojn disvolvatajn de Edukado.net. Gratulon, kaj daŭrigu la bonan kaj tiom por Esperanto bezonatan laboron!

3.
zoscoy je 2016-11-22 18:20:26    

tenpo luka luka luka la lipu Etukato li sike e suno! -> Edukado.net fariĝas 15-jara!
lipu Etukato o, sike pona e suno! -> feliĉan datrevenon al Edukado.net!

2.
AgelEsperanto je 2016-11-22 12:52:57

Koran gratulon Edukado punkt' net. Lastatempe mi estis tre okupata pro nia Andaluzia Kongreso, kaj poste pro malsano, sed denove mi reprenos kontakton. Gratulon denove!

1.
Ermigi je 2016-11-22 10:53:09    

Sincerajn gratulojn kaj dankojn al Edukado.net pro ĝia 15jara tre trafa agado favore al Esperanto.
Ermigi Rodari

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.