Filmejo

Al la komenco

Titolo:Ekparolu - la plej diligenta onklo
Temo:Ekparolu!
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Jean-Jacques Wintraecken
Daŭro:13 min
Priskribo:La 4an de januaro estos la unua datreveno de tio, ke edukado.net lanĉis la definitivan programon de EKPAROLU!.
Antaŭ ni jam eksperimentis dum tuta jaro en 2016 kaj okazigis 150 prov-sesiojn, el kies spertoj ni konstruigis la programon.
En la unua plena jaro, en 2017 ni okazigis precize 700 sesiojn. Verdire ni devis iom lukti ĝis la lasta horo de silvestro por alveni ĝuste al tiu nombro, sed fine ni sukcesis kaj tio ĝojigas nin ĉiujn.
En la projekto partoprenis 103 genevoj kaj 58 geonkloj entute el 41 landoj. 35 genevoj finis siajn studojn ĉe ni kun 10, kelkfoje 20, kaj eĉ unufoje kun 30 sesioj. La enketiloj, kiujn ili plenigas post la studoj indikas al ni, ke la parolebloj, kiujn ni disponigas, estas vere utilaj kaj por multaj la solaj okazoj por ekzerci sin en la parolado.
Niaj geonkloj, kiuj dediĉas multe da tempo por helpi la komencintojn meritas tre grandan dankon kaj aplaŭdon. Unu sesio daŭras 30 minutojn, sed kun ĉiuj prepariĝoj kaj administroj tre verŝajne unu sesio kostas al ili unu plenan horon. El la 58 ekzameniĝintaj kaj aprobitaj geonkloj 52 havis la oportunon doni parolsesion. El inter ili Jean-Jacques Wintraecken el Nederlando, kun 68 parolsesioj estas la absoluta ĉampiono.
Okaze de tiu rekordo li ricevis valoran librodonacon kaj pretiĝis intervjuo kun li kiun vi povas spekti ĉi tie.
La koncerna novaĵo kun ĉiuj ligoj estas ĉi tie.
Kreodato:2017-12-31 17:39:58
Lasta redakto:2017-12-31 17:40:37
Montroj:8703
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Yokimoto je 2022-03-12 23:26:18    

Tre bona video. Ĝi instigas min lerni plu por estontece fari al mi onklon por helpi en la projekto de Ekparolu.

2.
jjwi je 2017-12-31 22:10:18

Dankon Anjo.
Mi deziras same al vi.

1.
Forigita uzanto je 2017-12-31 21:57:54    

Gratulon al nia onklo Jean-Jacques Wintraecken kun plej multe da parolsesioj (68).
Mi deziras Sukcesoplenan, Feliĉan Novan Jaron al li.
Plej amike,
Anjo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.