Filmejo

Al la komenco

Titolo:La NASKa fiasko - skeĉo
Temo:skeĉo, kursoj
Kategorio:distraĵo
Aŭtoro(j): MILLER, Alekso (filmado, muntado)
BECKLIN, Hans
GRIEP, Marcus
KOVATS, Katalin
Rolanto(j): BECKLIN, Hans (verda pastro)
GRIEP, Marcus (Kornvalo)
DEVLIN, Sheila Frances (Katalin)
CROSBY, Samuel (Juĝisto)
ANTOPOLSKI, Tiffany (Aliulino)
SCOTT, Ŝamanjo (Duoino)
ELIASON, Rachel (Triino)
NEUDECKER, Anika (Kvarino)
ADAMS, Bryan (Policisto)
HYNSON, Ken (muziko)
Daŭro:28m33s
Priskribo:Nia redaktoro, Katalin Kovats somere 2018 instruis en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en Norda Karolino ĉe la Universitato William Peace, Usono kaj tie kun sia meznivelula grupo realigis du teatraĵojn. Tiu ĉi estis prezentita en la fina vespero.
La teatraĵo estis verkita
baze de la ideoj de la kursanoj kaj finverkita de la tri supre menciitaj personoj.
La du provludoj okazis dufoje, en la antaŭlasta tago kaj en la tago de la prezento.
La teatraĵo plenas je satiraj aludoj al la kursaraj partoprenantoj kaj instruantoj, al faktoj kaj personoj de la movado, kaj kompreneble estas en ĝi reklamoj pri du gravaj programoj de nia paĝaro, pri Ekparolu! kaj RISKO. Valoras malkovri kaj kompreni la humuraĵojn, do, sube vi povas mencii kelkajn, kiujn vi vere kaptis, kaj se iun amuzaĵon vi ne komprenas, bv demandi sube kaj ni donas klarigon.
La tekston de la teatraĵo vi povas elŝuti el la DOSIERUJO.
Jen nia unua teatraĵo: Pisporto al la tuta mondo.
Kreodato:2018-07-16 12:29:14
Lasta redakto:2018-07-17 01:11:37
Montroj:7413
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Forigita uzanto je 2018-07-22 19:23:31    

Estas tre amuza filmo, bone montranta gramatikan problemon rilate la uzon de la akuzativo.
La geaktoroj bone prezentis la rolojn. Gratuloj iru al ĉiu rolanto kaj al la aŭtoroj.
Dankon, pro eblo spekti la filmon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.