Filmejo

Al la komenco

Titolo:01a Kronvirusa intervjuo - kun Jose Antonio Vergara
Temo:pandemio, kronviruso, korona viruso
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): José Antonio Vergara
Katalin Kovats muntado
Rolanto(j): José Antonio Vergara
Katalin Kovats muntado
Daŭro:41m01s
Priskribo:José Antonio Vergara, epidemiologo el Ĉilio, eksestrarano de UEA, estis intervjuata de Katalin Kovats okaze de la pandemio pro la kronviruso /korona viruso. En nia intervjuo José Antonio parolas pri la ekesto de la epidemio kaj ĝia kresko ĝis tutmonda pandemio. Li klarigas kiel kondutas la viruso, kiuj estas la danĝeroj, kiel ni povas efike protekti nin kontraŭ ĝi kaj ni pritraktas ankaŭ la diversajn strategiojn, kiujn la unuopaj landoj elektis aŭ devis sekvi luktante kontraŭ la viruso.
Nia intervjuato parolas pri scienca fako en bone komprenebla Esperanto rakontante aferojn, kiujn ni eĉ en nia gepatra lingvo ne aŭdis ankoraŭ pri la virusoj kaj la nuna pandemio.
La filmo pretiĝis kiel kleriga materialo por la KLERIGEJO de www.edukado.net kaj akompanos ĝin ankaŭ testo.

Nepre spektu ankaŭ la dua parton de la serio, kie Margaret Zaleski-Zamenhof, kuracistino parolas pri la laboro kaj situacio de kuracistoj kaj pri sia malsaniĝo pro la viruso.
La tria intervjuo estis pretigita kun Amri Wandel pri la akademia diskuto pri la nomo de la viruso, statistikaj analizoj pri la disvastiĝo kaj UK en Montrealo.
En la kvara ero Katalin parolas kun Petro Baláž pri la malfacilaĵoj decidi ĉu nuligi, prokrasti aŭ okazigi la grandajn internaciajn aranĝojn kiel la poliglota kunveno en majo aŭ la Someran Esperanto-Studadon (SES) en julio.
Kreodato:2020-03-24 06:06:00
Lasta redakto:2020-05-02 07:10:10
Montroj:16570
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 11; Mezuma noto: 4.9; | Aldoni propran opinion

11.
kih4860 je 2020-04-16 06:45:00

Dankon! karaj Katalin kaj Hose!

10.
cspinola je 2020-04-13 11:15:22    

Tre interesa interviuo. Dankon Katalin, Dankon Jose Antonio.

9.
Forigita uzanto je 2020-03-28 16:19:45    

Dankon kaj gratulon al vi ambaŭ pro tiu ĉi informplena intervjuo.

8.
Koninda je 2020-03-26 18:27:23    

Mi tre dankas al José Antonio kaj al Katalin Kovats pro la valoraj informoj pri la koronaviruso. Pri la uzo de maskoj, lastatempa informo (25a de marto 2020) indikas ke hejmfaritaj maskoj estas multe pli efikaj kaj protektaj, ol oni antaŭe diris. La portado de maskoj povas helpi protekti la sanon kaj de la individuo kaj de la socio. Detalaj sciencaj informoj, bedaŭrinde nur en la angla, troviĝas en la ligitaj 35-minuta video kaj dokumenta retpaĝo: https://youtu.be/BoDwXwZXsDI https://docs.google.com/document/d/1HLrm0pqBN_5bdyysOeoOBX4pt4oFDBhsC_jpblXpNtQ/preview#

7.
Monika je 2020-03-26 11:18:29    

Dankon pro la intervjuo, ĝi estas tre interesa.

6.
Erikolaverda je 2020-03-25 14:50:34    

Dankon. Estas ege interesa. Ekzemple klarigi ke la simplaj maskoj estas utilaj por protekti la aliajn kiam oni havas la viruson, sed ne protektas vin kontraù la viruso se vi ankoraù ne kaptis la viruson. Ne estas sama afero kun la specialaj maskoj uzitaj en la hospitaloj .

5.
Gosia je 2020-03-25 09:52:15    

Dankegon Kara , estas brila kaj tres utila klarigo. Antaŭen!!!!!

4.
paulosviana je 2020-03-24 23:28:58    

Vere brilaj, same la intervjuinto kiel la intervjuito. Mi gratulegas!

3.
Sylvain je 2020-03-24 16:29:34    

Vere ekstreme interese. Mi aŭdis unuan fojon ĉi-nokte kiam Katalin intervjuis Jose Antonio, sed mi ne estis tute veka. Nun mi konscie aŭskultis, mi miras kiel mi - kiu kompreneble sekvas ĉiutage la novaĵojn - tamen novajn aferojn lernis. Dankegon al vi du, karaj!

2.
anino je 2020-03-24 16:21:59    

Dankegon kaj gratulojn al vi pro la klarigoj kaj pro tiu amika etoso. Bone fartu.
Annie
Belforto, Francio

1.
Mao87 je 2020-03-24 11:18:55    

Dankon José Antonio, Dankon Katalin. Ege utlia, informo-plena kaj konsil-plena intervjuo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.