Filmejo

Al la komenco

Titolo:02a Kronvirusa intervjuo - kun Margaret Zaleski-Zamenhof
Temo:pandemio, kronviruso, korona viruso
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Margaret Zaleski-Zamenhof
Katalin Kovats, muntado
Rolanto(j): Margaret Zaleski-Zamenhof
Katalin Kovats
Daŭro:29m53s
Priskribo:Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de la Majstro, estas kuracisto en Parizo. Ŝi laboris kaj bedaŭrinde malsaniĝis dum la kronvirusa pandemio. Katalin Kovats, la redaktoro de edukado.net, intervjuis ŝin pri la sindediĉa laboro de kuracistoj en tiu malfacila periodo, pri la situacio en Francio kaj pri ŝia malsaniĝo, simptomoj kaj konsiloj.
La intervjuo estas la dua ero de la serio "Kronvirusaj intervjuoj", pretigita por la sekcio Liberaj Studoj de la KLERIGEJO.

En la unua parto de la temo Jose Antoio Vergara, epidemiologo parolas pri la ekesto de la epidemio kaj klarigas interesajn informojn pri la viruso.
La tria intervjuo estis pretigita kun Amri Wandel pri la akademia diskuto pri la nomo de la viruso, statistikaj analizoj pri la disvastiĝo kaj UK en Montrealo.
En la kvara ero Katalin parolas kun Petro Baláž pri la malfacilaĵoj decidi ĉu nuligi, prokrasti aŭ okazigi la grandajn internaciajn aranĝojn kiel la poliglotan kunvenon en majo aŭ la Someran Esperanto-Studadon (SES) en julio.
Kreodato:2020-03-24 06:18:31
Lasta redakto:2021-01-27 21:34:06
Montroj:14526
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

6.
cspinola je 2020-04-13 15:00:52    

Tre kortuŝa interviuo. Dankon Margaret, dankon Katalin!!!

5.
Forigita uzanto je 2020-03-28 17:00:30    

Unue, mi deziras baldaŭan, plenan resaniĝon al Margaret. Dankon pro ĉiu aŭdita informo, tre gravaj ankaŭ de nia Margaret.
Al Katalin: grandan dankon pro la intervjuoj kun niaj esperantistaj fakuloj, pri tiu ĉi grava pandemio.
Al Margaret, ne sufiĉas simpla danko al vi pro via ege grava laboro, ankaŭ kiel kuracistino. Post via resaniĝo, bonvolu gardi vian sanon.

4.
Monika je 2020-03-26 11:14:23    

Dankon pro la intervjuo! Rapidan kaj kompletan resaniĝon al Margaret kaj al ĉiuj samsortanoj! Kaj kuraĝon al Ĉiuj!

3.
sciuro7 je 2020-03-25 13:36:48

Karega Katalin!
Mi tre dankas la eblecon auskulti ambaun intrvjuojn.
Pri la psikaj konsekvencoj de la karanteno neniu parolas.
Mi vivas sole. Nun mi ne povas viziti la naĝejon, kie mi povis sauni kaj gimnastiki.
Ni ne plu havas programojn. Mi ne plu povas ion ajn fari. Mi freneziĝas hejme sola. Neniu demandas min, ĉu mi vivas, au ne...Min ne la viruso malsaniĝas, sed ĉi tiu situacio, ke mi restu hejme. Almenau, se la vetemo estus pli bona, mi irus ĝardenumi.
Pardonu, ke mi iom plendis al Vi.
Mi estas vere dankema, ke mi povis auskulti la du famajn kuracistoj kaj Vin.
Sen virusajn, sukcesajn tagojn al Vi, kun koraj salutoj Klara Maria Szabó

2.
Sylvain je 2020-03-24 16:31:59    

Margaret, vere, dankon. Bonas konsciiĝi pli pri tio kion la sanlaboristoj travivas. Mi elkore esperas vian rapidan resaniĝon! Kaj dankegon al la kara intervjuistino!

1.
humphrey je 2020-03-24 13:59:32    

Bonege farite. Dankon, Katalin. Resaniĝu rapide, Margaret! Humphrey

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.