Filmejo

Al la komenco

Titolo:03a Kronvirusa intervjuo - kun Amri Wandel
Temo:pandemio, kronviruso, korona viruso, Eperanto-aranĝoj, UK
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Amri Wandel
Katalin Kovats
Daŭro:31m31s
Priskribo:En nia tria Kronvirusa intervjuo Katalin parolas kun Amri Wandel akademiano kaj estrarano de UEA. En la unua parto de la intervjuo Amri rakontas pri tio kiel la Akademio de Esperanto rilatas al la nomo de la viruso. En la dua parto li prezentas siajn observojn kaj analizojn de la statistikaj indikoj rilate la disvastiĝajn tendencojn de la pandemio, kaj en la tria parto ili parolas pri la nuligitaj Esperanto-eventoj kaj pri la Universala Kongreso en Montrealo pri  kies okazigo UEA jes ja pensas pozitive kaj faras ĉion eblan, eĉ partoprenigi virtuale ankaŭ tiujn, kiuj ne povos vojaĝi al Kanado.

La unua parto de la serio estas intervjuo kun Jose Antonio Vergara pri la viruso
La dua parto de la serio estas intervjuo kun Margaret Zaleski-Zamenhof pri la kuracistoj dum la pandemio kaj pri ŝia malsaniĝo pro la viruso.
En la kvara ero Katalin parolas kun Petro Baláž pri la malfacilaĵoj decidi ĉu nuligi, prokrasti aŭ okazigi la grandajn internaciajn aranĝojn kiel la poliglota kunveno en majo aŭ la Someran Esperanto-Studadon (SES) en julio.
Kreodato:2020-03-26 03:13:21
Lasta redakto:2020-05-02 07:10:45
Montroj:14968
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
cspinola je 2020-04-18 22:03:46    

Dankon al Katalin kaj al Amri pro tiu interesa interviuo. Ĉiam mi lernan multe aŭskultante vin!

2.
Forigita uzanto je 2020-03-28 15:37:45    

Dankon pro la intervjuo, el kiu ni ekhavis multe da gravaj informoj.

1.
Monika je 2020-03-26 10:47:21    

Dankon pro la intervjuo. Kuraĝon al Ĉiuj! Kaj espereble: ĝis en Montrealo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.