Filmejo

Al la komenco

Titolo:04a Kronvirusa intervjuo - kun Petro Baláž
Temo:E@I, Poliglota kunveno, SES, kronvirusa pandemio
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Petro Baláž
Katalin Kovats
Daŭro:26m40s
Priskribo:En nia kvara Kronvirusa intervjuo Katalin Kovats parolas kun Petro Baláž, kunordiganto de la organizo Edukado@Interreto, konata kiel E@I.
E@I organizas ekzemple la mondskalan eventon, la poliglotan kunvenon, kiu devus okazi en majo 2020 kaj SES (Someran Esperanto-Studadon) por julio. En la intervjuo Petro rakontas la malfacilaĵojn kiun ili alfrontas nun, fine de marto pro la neceso decidi ĉu la aranĝojn nuligi aŭ prokrasti, aŭ ĉu eblus tamen okazigi ilin?
Katalin starigis demandojn ankaŭ pri la financaj kaj aliaj konsekvencoj de ajna decido, kaj je neokazigo de la aranĝoj pri la planoj rekompenci la aliĝintojn.

La unua parto de la serio estas intervjuo kun Jose Antonio Vergara pri la viruso
La dua parto de la serio estas intervjuo kun Margaret Zaleski-Zamenhof pri la kuracistoj dum la pandemio kaj pri ŝia malsaniĝo pro la viruso
La tria intervjuo estis pretigita kun Amri Wandel pri la akademia diskuto pri la nomo de la viruso, statistikaj analizoj pri la disvastiĝo kaj UK en Montrealo.
Kreodato:2020-03-28 03:43:59
Lasta redakto:2020-05-02 07:11:33
Montroj:13968
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
Munjo je 2020-05-07 16:24:30    

Dankon pro tiu interesa intervjuo. Petro menciis retajn alternativojn kiel PRK, Printempa Reta Kursaro en Greziljono. Dankon pro la ideo, mi aliĝis kaj spertis virtualan Esperantan etoson, tage kaj vespere !

3.
cspinola je 2020-04-18 22:42:56    

Tre interesa interviuo kun Petro Baláz, pro tiu priskribo pri la bonegaj agadoj de E@I, kaj pro la organizado de tiom gravajn aranĝojn, Certe mi nun kunsentas la egajn malfacilaĵojn, kiujn Petro nun devas alfronti, kaj mi deziras la plej bonan kaj saĝan solvon, kun malplej malbonaj konsekvencoj. Kuraĝon kaj sanon por vi ĉiuj. Gratulon.
Dankon, Katalin, Dankon, Petro..

2.
kolombisto je 2020-03-30 09:17:36

Kara Katalin, mi havis eblon aŭskulti ambaŭ filmeton, fare de YouTube paĝo. - Eduko de plurlingva infano- kaj la aktualan interparoladon kun la 18 jara filo, poligloto. Tie mi gratulis al vi ambaŭ. Eĉ pro nia volontula karanteno kiel pensiulo mi aŭskultis viajn intervjuojn fare de kronvirusa tempo. (kvar)

1.
Forigita uzanto je 2020-03-28 17:30:02    

Dankon ankaŭ pro tiu ĉi intervjuo, pro informoj pri la eventualaj aranĝoj de E@I.
Petro, bonvolu gardi vian bonan sanon. Laŭeble, restu hejme.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.