Filmejo

Al la komenco

Titolo:05a Kronvirusa intervjuo - kun Marteno Lelarge
Temo:Kronviruso, pandemio, lingvolernado, perdoj
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Martin Lelarge
Katalin Kovats
Daŭro:34m58s
Priskribo:Por mia kvina intervjuoto mi ne devis longe vojaĝi, sed daŭris longan tempon konvinki lin kunbabili. Fine mi sukcesis kaj tre feliĉas pro la fakto, ke post dusemajna memdecidita kvaranteno, kunŝlosita kun la gepatroj en eta loĝejo, 18-jara junulo povas tiel babili kun sia patrino, jam estas en si mem granda feliĉo. Kaj babilante mi malkovris profundajn pensojn, valorojn, saĝajn vortojn kaj vivsistenon. Min ravis lia pozitiva pensmaniero .... Resume: mi admiras Martenon, kiu perdis tiom da revoj pro la damna kronviruso kaj tamen povis resti tiom pozitiva. Venu kaj spektu ankaŭ vi.

Tre malnova filmo pri lia lingva evoluo estas ĉi tie: https://www.youtube.com/watch?v=arqNvoKJtYU
Kreodato:2020-03-30 13:57:14
Lasta redakto:2020-05-02 07:11:52
Montroj:14529
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 4.67; | Aldoni propran opinion

3.
Forigita uzanto je 2020-05-01 16:52:45    

Dankon kaj gratulon pro tiu ĉi intervjuo.
Al Marteno mi deziras multe da sukcesoj.

2.
cspinola je 2020-04-13 15:43:36    

Tre interesa, kortuŝa, sincera kaj kuraĝiga interviuo. Koran dankon al Katalin kaj Marteno. Gratulon!!

1.
isksanjo je 2020-03-31 06:59:01    

Mi tre ĝojas, ke Marteno fartas bone kaj ke kvaranteno jam finiĝis ŝajne senprobleme post lia eskapo el Japanio. Li spertis multon, kion malmultaj junuloj povas havi. Kronviruso donis/donas al ni tiom da defioj, malfacilaĵoj, malĝojoj. ktp. tamen ni certe akceptos ilin kaj faros pli bonan socion ol la ĝisnunan. Fartu bone kaj ni denove renkontiĝu en esperantujo! ISIKAWA Tieko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.