Filmejo

Al la komenco

Titolo:09a Kronvirusa intervjuo kun Arko
Temo:distancinstruado, Esperanto en universitato
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Xiaofeng Gong - Arko
Daŭro:23m27s
Priskribo:Per nia 9a kronvirusa intervjuo ni vizitigos al vi Ĉinion kaj tie intervjuas Profesorinon Gong Xiaofeng, Arko, kiu laboras en la Universitato en Nanchang, kie ŝi gvidas Esperanto-kurson.
Arko rakontas al ni pri unu el la plej grandaj ĉinaj universitatoj, pri tio kiel tie komenciĝis la instruado de Esperanto, kaj kiel ŝi mem daŭrigis tiun laboro. Dum la kronvirusa pandemio la Esperanto-kurso okazas rete, kaj Arko estis petata lanĉi ankaŭ movadan Esperanto-kurson. En tiuj ĉi monatoj ŝi instruas rete ĉ. cent personojn.

La aliajn intervjuojn vi povas vidi ĉi tie.
Kreodato:2020-04-15 02:13:40
Lasta redakto:2020-05-02 07:12:57
Montroj:14028
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Forigita uzanto je 2020-05-01 16:55:40    

Dankon kaj gratulon pro tiu ĉi intervjuo.

1.
Arko je 2020-04-15 07:28:25

Dankon al Katalin.
La afero pri revendato de studentoj iom ŝanĝiĝis. Studentoj ankoraŭ ne rajtas revenis al la universitato laŭ la antaŭplanita dato. Teil, la mezsemestra ekzameno okazos surrete. Hodiaŭ ( 15-04) la Departemento de la Eduko de nia provinco finfine publikigis avizon pri la revendato, anoncante, ke ĉiuj lernantoj el mezlernejoj, elementaj lernejoj kaj infanĝardenoj estos pretaj por reveni je la 11a de majo. Ekde la 7-a de majo ĉiuj studentoj revenos al siaj universitatoj laŭvice.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.