Filmejo

Al la komenco

Titolo:12. Kronvirusa klerigado pri Zoom kun Hoss Firooznia
Temo:Instalado kaj uzo de la programo ZOOM
Kategorio:intervjuo, klerigo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Hoss Firooznia
Daŭro:51m43s
Priskribo:Mian sekvan, nome la 12an intervjuon mi pretigis kun Hoss Firooznia, informadikisto el Usono pri la instalado kaj uzo de la programo Zoom. En la filmo vi povas vidi ankaŭ tion, kiel akcepti inviton pro ZOOM-kunveno, kiel krei konton, kiel laĉi kunvenon aŭ kurson. Per tiu ĉi filmo mi volas helpi tiujn kiuj en la pandemia periodo serĉas solvon anstataŭigi la fizike neeblajn kunvenojn. Ni konscias, ke ekzistas multaj aliaj programoj, kaj ke kelkaj el vi opinias ZOOM nesekura (ni parolas en la filmo pri tio), sed akceptu ke edukado.net elektis uzi kaj prezenti tiun ĉi. Pri la aliaj serĉu informojn aliloke. Se vi havas konkretajn teknikajn demandojn, Hoss staras je via dispono, skribu al li ĉe hoss.firooznia(ĉe)gmail.com. Bonan "zumoadon" aŭ eble "zomadon"?

La aliajn intervjuojn vi povas vidi ĉi tie.
Kreodato:2020-04-30 17:13:27
Lasta redakto:2020-05-01 16:17:26
Montroj:12481
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

6.
cspalma je 2021-06-18 19:16:56    

Via klarigo estis multe pli komprenebla kaj ĝuebla ol tiuj, kiujn mi trovis hungare sur youtube. Dankon!

5.
fransoazo je 2020-05-02 21:38:08    

Mi volas aldoni ke en la apo (de la telefono, operaciumo Androido) mi povas nek uzi la babilejon nek kundividi dokumenton (montrante la ekranon de la telefono.)

4.
fransoazo je 2020-05-02 21:31:05

Saluton,
Pri la demando pri Linukso mi povas informi ke en mia komputilo kun la mastrumilo Debian mi ne sukcesis instali Zomon (kiu tamen ekzistas tie, do eble mi mallertas?)
Sed en la tekokomputilo kun Ubuntu ĝi perfekte funkcias, eĉ mem ŝaltiĝas kiam la agendo avizas pri venonta retkunveno.
Amike,

3.
Mireille je 2020-05-01 13:37:30    

Saluton Hoss! Mi legis la vorton ZOMO por la programo ZOOM.
Mi gratulas kaj dankas pro tiu elsendo, kie mi trovis kelkajn klarigojn pliajn, kiuj helpos min en la plua uzo de ZOMO. Mi havas pliajn demandojn, vidu alian mesaĝon. Ĉion bonan al vi!

2.
Mao87 je 2020-05-01 13:02:13

Dankon pro la tre interesa kaj informplena intervjuo, Hoss kaj Katalin. Mi jam uzas Zoom-on tamen la filmeto estis tre bona okazo por lerni pri kelkaj al mi nekonataj kaj sendube ege utilaj agordoj de tiu sistemo.

1.
Forigita uzanto je 2020-04-30 19:26:42    

Dankon al vi, ambaŭ pro la multaj tre utilaj informoj. Mi jam havas la aplikaĵon Zumo en mia portebla komputilo.
Ekde nun, mi povos utiligi ĝin al miaj literaturaj kafejoj, kiujn mi organizos per tiu ĉi rimedo.
Denove dankon al vi ambaŭ pro tiu ĉi intervjuo.
Kore salutas vin, Anjo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.