Filmejo

Al la komenco

Titolo:14. Amu min - Katalin paroligas Ĵomart kaj Nataŝa
Temo:Kantoj, kulturo
Kategorio:intervjuo
Aŭtoro(j): Katalin Kovats
Rolanto(j): Katalin Kovats
Ĵomart Amzeyev
Nataŝa Gerlach
Daŭro:1h21m26s
Priskribo:Post 13 kronvirusaj intervjuoj Katalin daŭrigas sian babiladon kun interesaj personoj de Esperantujo, sed forlasas la titolon de la serio.
La nunaj parolpartneroj estis Ĵomart kaj Nataŝa, tre ŝatataj kantistoj de nia kulturo. Katalin paroligas ilin pri la vivo, historio, kantista kariero, elmigrado al Svedio kaj pri la tia vivo. Vi povas ekscii informojn pri la naskiĝo de iliaj kantoj kaj diskoj, eĉ pri ilia filino Karina, pri neforgeseblaj koncertoj kaj invitoj. La kantistoj rakontas ankaŭ pri la malsano de Ĵomart, pri tiu tre malfacila periodo de sia vivo, kiu finiĝis bonŝance kaj ni ĝojas vidi Ĵomart sana, feliĉa kaj energia. Bonan sanon kaj multajn belegajn kantojn al ili kaj al ni ĉiuj!

La aliajn intervjuojn vi povas vidi ĉi tie.
Kreodato:2020-06-12 00:20:14
Lasta redakto:2020-06-12 00:23:08
Montroj:11449
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Forigita uzanto je 2020-06-12 06:49:19    

Dankon pro la elstara intervjuo al vi ĉiuj. Mi ŝategas la kantojn de Ĵomart kaj Nataŝa.
Ankaŭ ĉ tie apartan dankon al Ĵomart pro domo al mi la eblon kanti "Hallelujah" kun la tradukita de li.
Mi deziras longan vivon en amo al Jomart kaj Nataŝa kun bona sano.

1.
trezoro je 2020-06-12 02:16:13    

Multfoje aŭskultis iliajn kantojn, kaj unuafoje mi aŭskultis ilian parolon. Dankon por la intervjuo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.