Filmejo

Al la komenco

Titolo:EpRM - Fine de la 12a leciono - Bloko 1.
Temo:rekta metodo
Kategorio:kurso, metodiko
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): MARČEK, Stano
Daŭro:9m40
Priskribo:Esperanto per retka metodo . Instruas laŭ sia metodo Stano MARČEK.

La materialo estas la sufikso -IL. Ni estas fine de la 13a leciono.
Antaŭ ol vi spektas tiun filmon imagu kiel vi mem prezentus tiun gramatikaĵojn, kiujn ekzemplojn vi donus kaj kiel okazus viaj eksplikoj sen povi uzi nacian lingvon, do, parolante, agante nur en Esperanto. Dum la spektado provu noti kiujn manierojn uzis Stano pro kalrigi las encon de la vortoj. (Estas pluraj!).

Ĝi estis la lasta ekzercoparto antaŭ ol la grupo transiris al la 13a leciono. Dum la ekzerco Stano unu post la aliaj prenis la jam lernitaĵojn, surfis de temo al temo (ĉu leksika, ĉu gramatika, uzis korusan ripetigon, korusan respondigon, kelkfoje individuajn paroligojn). Por vere kompreni kion li faris, dum la unua spektado necesus noti ĉiujn traktitajn erojn kaj poste preni enmanen lian libron kaj vidi kie la koncernaj eroj situas en la lernomaterialo. Vi vidos ke li iras zigzage en la ripetado. vere plej boen konstati tion vi bezonus vidi la tutan lecionon (45 minutojn). Ankaŭ tio estos interesa esplorado kiom da fojoj li revenas al la ĵus antaŭe lernita materialo, kaj kiom ofte li reprenas pli fruajn erojn.

Ankaŭ la uzitaj teĥnikoj estas diversaj. Je la dua spektado de la filmeto(j) bv rimarki a) kiel li elvokas memoraĵojn, b) kiujn demandoteĥnikojn li uzas, c) kiel li korketas erarojn, ĉ) kiel la kursanoj partoprenas, d) kiuj estas la tutkomencantoj kun malfacilaĵoj, e) kiujn rolojn kaj efikojn havas la bildkartoj kaj la libro, f) kiuj kapabloj estas akcentitaj dum tiumetoda instruado kaj g) kia estis la etoso dum la kurso.

Kion vi pensas, je kiu grado de la lingvokono (pasiva) kaj lingvouzo (aktiva) alvenis la kursanoj je tiu punkto de la kurso, fine de la 4a tago, kun tage 4-5 hora studado.
Kreodato:2011-09-05 23:08:54
Lasta redakto:2011-09-05 23:26:08
Montroj:31607
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
ladislau je 2021-07-04 12:48:40

Kritikoj: ŝajnas ke la instruisto hazarde prenas bildojn de sur la tablo kaj faras demandojn pri la elektitaj bildoj.
Tio montras mankon de leciona planado. La instruisto ne lasas la gelernantojn paroli, li demandas kaj respondas. La gelernantoj ŝajnas apatiaj, elĉerpitaj kaj ne interesiĝas. Tiu intensa kurso ne taŭgas por enprofundiĝo, sed nur por varmigi. La personoj ne havas la saman kapablon por sekvi la tutajn lernitaĵojn.
Lãudoj: La instruisto havas energion, bone parolas, strebas varmigi la gelernantojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.