Filmejo

Al la komenco

Titolo:Alfabeto kun gimnastiko je muziko
Temo:alfabeto
Kategorio:kurso, muziko
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): KOVÁTS, Katalin
SMIDÉLIUSZ, Petra
UK-anoj en Florenco
Daŭro:5m43s
Priskribo:Eksperimenta prezento dum UK en Florenco. Instruas Katalin Kováts, asistas Petra Smidéliusz .
Vidu la lecionklarigojn en la blogo.

Klarigo de Katalin pri la eksperimento:
Ligo de elparolataj vortoj, imagoj kaj signifoj kune kun korpa movo ofte donas tre bonajn rezultojn. Pluraj metodoj aplikas tiun teĥnikon.
Dum la instruado de la alfabeto ni povas ’gimnastikigi’ la publikon tiel, ke ni ekstarigas la lernantojn kaj petas ilin mimi la novajn konceptojn. Kiam mi provis tion, plurfoje evidentiĝis, ke oni iom pigrumis kaj ne vere opiniis necese ekstari, eĉ tiam ne, kiam ili devis mimi ekzemple kuradon, elefanton ktp.
De tie venis la ideo danci, uzi "aerobikon" , por kio mi bezonis ritman, relative monotonan kaj sentekstan muzikon. (Estis tre malfacile trovi ĝin!)
Nu, en Florenco mi tamen entreprenis kun granda grupo eksperimenti.
Dum tiu leciono mi mem antaŭdiris la novajn sonojn kaj vortojn en mikrofonon (por superi la muzikan bruon) kaj Petra demonstre mimis kaj gestprezentis la novajn vortojn, kiuj cetere estis videblaj sur la granda ekrano. (Ni stimulis plurajn sensilojn samtempe, do, ĉiu partopreninto povis uzi la por si plej preferatan manieron lerni novajn vortojn: bilde vidi, move senti, agante imiti, aŭdi kaj kombini tiujn manierojn.)
Videblas, ke parto de la publiko ĝuis la ekzercon, aliaj simple ne sciis kion fari, kiel konduti.
Necesas tamen aldoni, ke en la publiko sidis ne vere tutkomencantoj, sed fakte, krom la komencantoj pluraj praktikantaj instruistoj kaj veteranoj. Por trafi ambaŭ publikon, mi elektis tre malrapide kaj klare paroli, kun relative simpla vortostoko, tamen permesante al mi uzi pli da vortoj ol kongruis je la celata nivelo de la leciono.

La muzikon en la filmo ni aŭdas alimaniere ol en la salono mem, kvankam ankaŭ tie ne estis ĉiam ĝuebla, pro tio dum la kontrolfazo mi unue ekŝaltis ĝin kaj poste decidis simple ne uzi kaj doni pli da atento por la kontrolado de prononco en relative silenta ejo.
Similan prezentadon de la alfabeto ni jam plurfoje faris, ekzemple dum UK en Japanio (kie Sylvain animis la vortojn) kaj en Usono dum NASK, kie ni faris reklamlecionon por la universitataj studentoj. Mi ĝoje konkludas, ke por tiu dua grupo la afero tute bone funkciis, ĉiu tre vigle partoprenis kaj opiniis Esperanton tre moderna kaj amuza lingvo. Pri la spertoj de la partoprenintoj de la UK-prezentoj estus bone legi ĉi-sube.
Kiam mi sola gvidas kurson, mi neniam kuraĝas instrui tiel, parte ĉar mi mem estas iom hontema danci kaj korpludi, eĉ se pluraj tion ne kredus!, parte ĉar simple ne eblus sukcese manipuli vidigon de bildoj, ludigon de muziko, bonan kaj laŭtan elparoladon de la vortoj (fakte teni mikrofonon), gestludi la vortojn kaj resti en okulkontakto kun la lernantoj. Tio estus tro... (eĉ por mi .)

Per tiu ĉi kaj alia filmeto pri la instruado de ALFABETO mi deziris prezenti al vi du diversajn kaj nekutimajn manierojn instrui nian alfabeton kaj montri, ke mi daŭre serĉas la plej efikan metodon por atingi la plej bonan rezulton.
Kreodato:2011-09-10 08:18:51
Lasta redakto:2011-09-10 09:30:10
Montroj:34369
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

5.
Forigita uzanto je 2014-10-30 10:40:48    

tre interesa, sed la muziko ne utilas, eĉ iom ĝenas.

4.
tiderat je 2014-04-03 12:49:05    

Amuza, vigla kaj ĉarma maniero por instrui la alfabeton! Gratulojn! Amike: Edit

3.
bambuo je 2012-09-02 11:06:32

Tre mirinda leciono :)

2.
Hazel je 2011-09-13 09:04:04

Dankon pro tre interesa filmo. Petra dancas ĉarme!

1.
Forigita uzanto je 2011-09-12 12:50:08

Brave! La filmeto estas tre interesa.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.