Filmejo

Al la komenco

Titolo:Debato pri lingvo kaj movado
Temo:Bona lingvo, neologismoj
Kategorio:kulturo, lingvistiko, movado
Aŭtoro(j): Miguel Gutierrez Aduriz
Rolanto(j): CORSETTI, Renato
CAMACHO, Jorge
del BARRIO, Antonio
Daŭro:1h16m44s
Priskribo:Bonvolu lasi vian komenton kaj voĉdonu en la FORUMO

Kadre de la aranĝo Eŭropa Tago de Lingvoj ni lanĉas retan diskuton pri la flegado de nia lingvo. La bazo de la diskuto estas la debato inter Renato Corsetti akademiano kaj puristo kaj Jorge Camacho neologismema poeto kaj verkisto. La interesa kaj amuza debato okazis kaj estis filmita dum la Hispana Kongreso en Laŭrenco Eskoriala, en julio 2011.

Ni invitas vin spekti la debaton kaj partopreni en la reta diskuto kun voĉdoneblo pri la temo.
La debato estas anoncita kiel oficiala aranĝo de la lingva kampanjo de la Konsilio de Eŭropo, listigita sur ilia paĝaro kaj sekvata de la organizantoj. Ankaŭ tial estas grave ke vi partoprenu kaj ni povu poste anonci viglan aktivadon kaj multnombran partoprenon flanke de nia komunumo.
Informcele jen kelkaj rilataj informoj, kiuj estas menciitaj en la debato:
- Retejo de Bona Lingvo: Simplaj, samsignifaj vortoj
- Mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto [1999]
- Neologismoj: http://eo.wikipedia.org/wiki/Neologismo

Bonvolu lasi vian komenton kaj voĉdonu en la FORUMO
Kreodato:2011-09-11 17:03:01
Lasta redakto:2014-04-23 06:10:20
Montroj:35908
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 3.33; | Aldoni propran opinion

3.
Wraae je 2019-09-14 09:49:28    

Interesa debato, sed bedaŭrinde la sono estas iom tro malalta.

2.
komputikisto je 2011-09-17 21:24:39    

Mi spektis plene la diskuto eĉ se tiu diskuto, malgraŭ ke mi ne ŝatas la pli ol centjarajn diskutojn pri Esperanto. Mi volas rimarkigi duopo da aferoj.

La unua estas ke Jorge Camacho argumentis ke li ne volas esti maldekstrulo ĉar li ne volas esti la malo de desktrulo. Laŭ mi tiu argumento estas stulta (mi parolas pri la argumento) ĉar tiu sinteno estas sama al la sinteno de tiu, kiu rigardas fingron, kiu fingromontras la lunon, anstataŭ rigardi la lunon. Do, la afero ne estas ĉu laŭvorte maldekstrulo estas la malo de maldekstrulo, la afero estas ke la vorto dekstrulo havas sian signifon kaj tradukon, kaj la vorto maldekstrulo (kiu estas ja plenrajta kaj plensignifa vorto) havas sian propran signifon kaj tradukon.

La dua estas ke eĉ se mi pensas ke estas akceptebla uzi kelkajn neologismojn ĉar ili neeviteble aperas kaj aperos, oni ne povas kaj oni ne devas akcepti ĉian neologismon laŭ propraj ŝatoj. Oni tute ne bezonas la vortojn "liva", "olda", ktp... ĉar ili nenion aldonas al la lingvo, krom nebezonataj vortoj; tamen la vorto "fiki" ja havas tute propran signifon, kiu malsamigas ĝin de seksumi kaj amori.

Fine, mi volas diri ke mi lernis Esperanton pro ĝia facileco, ĉar tio ja gravas por internacia komikado, kaj iaj ideoj de la Esperantomovado eĉ se mi ŝatas ilin kaj konsentas kun kelkaj el ili, ŝajnas malpli grava afero al mi. Do, konscie malsimpligi esperanton estas ago, kiu tute tuj mortigas la esencon kaj celon de la lingvo. Rimarku ke mi ne parolas pri venontaj tempoj mi parolas pri la nunaj tempoj. Mi ne estas finvenkista eĉ se miaj vortoj eble ŝajnigas ĝin, al mi ne multe gravas ĉu la lingvo tute malaperas post kvindek de nun, tamen al mi gravas ĝia nuna ekzisto kaj esenco.

Nu, malgajigas min, vidi ke multaj homoj pensas ke Esperanto estas pli bona ol fikistino ĉar ĉiuj rajtas tuŝi ĝin senpage.

Aldone, mi ŝatus memorigi al ĉiuj ke trovi bonajn argumentojn ne signifas pravi.

1.
desespero je 2011-09-16 20:05:37    

Tre interesa debato. Dankon pro la alŝuto de la filmeto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.