Filmejo

Al la komenco

Titolo:Universaaj Kongresoj de 1905-2010
Temo:Kongresoj
Kategorio:movado, muziko
Aŭtoro(j): Bjalistoka Esperanto-Asocio
Le Puil, Ĵak
Jopedan
Rolanto(j): Le Puil, Ĵak
Daŭro:5m8s
Priskribo:105-jara historio de UK prezentita en mallonga formo kun muziko de Ĵak le Puil.
La kanton de Ĵak disponigis kaj vendas diske Vinilkosmo

Teksto el: http://kantaro.ikso.net/la_kongresurboj

Rekantaĵo:
||: Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres':||
Se kelkaj celas al la dorm'
Ripozi en la kampardom'
Aŭ iras ĉe la famili'
Tuj kiam estas ja feri'
Preferas mi laŭ interes'
La partoprenon en kongres'

Ade de Bulonjo ĉe la mar'

Kongreson vidis ĉiu jar'

De la valoj aŭ de la montar'
Alvenas l’ esperantistar'

Eĉ se 'stas problemoj pri la mon'

Vojaĝas ni al Vaŝington'

Aŭ bojkoto de landoblok'

Ni iras al Vladivostok'

Rekantaĵo: Ĉiam ...

Estis elefanta la kotiz'

En la kongreso de Pariz'

Malaperis tuta komitat'

En la kongreso de Darmstadt

Loĝis ni en kooperativ'
En la kongres' de Tel-Aviv'

Varmis multe tro la atmosfer'

Dum la kongres' de Bonaer'

Rekantaĵo: Ĉiam ...

Pri neŭtralec' 'stis la proklam'

Dum la kongres' de Rotterdam

Korsalutis nin la ĉefskaben'

En la kongres' de Liĥtenŝtejn

Nin salutis la putinĥorus'

En la kongreso de Arhus

Loka grupo de la papinfan'

En la kongres' de l’ Vatikan'

Rekantaĵo: Ĉiam ...

Pro politik' 'stis ja protest'

Dum la kongres' de Budapest'

Temis nur pri la biografi'

Dum la kongres' de Varsovi'

Ni parolis pri matematik'

Dum la kongres' de Reikjavik'

Kaj prelegis multe pri ĥirurg'

En la kongreso de Hamburg'

Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'

Kreodato:2011-09-14 15:17:56
Lasta redakto:2011-09-14 18:51:45
Montroj:32344
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
tiderat je 2013-02-04 11:00:52    

Mi tre ŝatis kaj rigardi kaj aŭskulti ĝin. Dankon!

1.
Monika je 2011-09-14 21:28:31    

Eble iom tro rapida, sed bela trarigardo kun amuza kanto. Dankon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.