Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto per rekta metodo
Subtitolo:Internacia Ilustrita Lernolibro
Aŭtoro(j): MARČEK, Stano
Eldonejo:Martin, 2006
ISBN:80-969581-8-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 8,10 (plus po 15 eŭroj la KD-oj) EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La prezento de la instruista kompleto kaj eldonaĵoj de la aŭtoro elŝuteblas ĉi tie. En la aldonita PDF-dokumento vi povas vidi kiuj instruiloj apartenas al la kompleto, kaj kiuj estas iliaj prezoj, se vi mendas ilin ĉe la eldoninto kaj aŭtoro. La ĵus eldonita, bele ilustrita 22-leciona instrumaterialo konsistigas kompleton de lernolibro kaj akompanaj materialoj en la formo de 500 ilustraĵoj (A5-formataj desegnitaj, senkoloraj bildkartoj el la kursomaterialo) kaj KD, enhavanta la saman bildoserion en formo de unu granda PDF-dokumento. Ankaŭ la libro mem aĉeteblas en kompaktdiska versio.La lernolibro estas internacia versio de la jam ĉe ni prezentita nova libro de la sama aŭtoro, celita por slovaklingva publiko: Esperanto priamou metódou. La aĉetantoj de la instrukompleto havas ne nur lernolibron, sed en malgrandaj grupoj povas uzi bildkartojn kaj en grandaj klasoj projekcii la samajn bildojn, ebligante tiel aktivaĵojn, ekzercojn, uzante la saman materialon kiun liveras la lernolibro. Tio povas esti granda helpo en la instruado. Kompreneble la eroj aĉeteblas ankaŭ aparte. Kiel konstruiĝas la materialo? Ĝi baziĝas je rekta, tiel nomata indukta metodo, laŭ kiu la lernantoj unue ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste en tekstoj kaj ekzercoj rerenkontas ilin kaj ekzercas ĝis alproprigo. Post rektmetoda leciono venas nacilingva klarigo, kiu firmigas la jam intuicie komprenitan materialon. Jen la unua leciono. La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan oftec-liston (Baza Radikaro Oficiala, Aktoj de la Akademio II), kiun AdE rekomendas por ĉiuj lernolibroj de Esperanto. Ĝi ĉerpas la 750 pleje uzatajn vortradikojn (komence la plej ofte uzatajn ktp).
La komprenon de la leksikaj elementoj helpas ne nur nacilingvaj vortolistoj, sed ankaŭ la paĝrandaj filmstriecaj desegnaĵoj, en kies kadroj aperas la ilustraĵoj de la entekste per ciferoj markitaj leksikaj aŭ gramatikaj eroj. Kompare kun la nacilingva versio la internacia materialo plej ofte ne havas la lecionfinajn gramatikajn resumojn kiuj laŭ mi eĉ sen nacilingvaj rilatigoj povus helpi en la fiksigo de la lernitaĵoj. Same povus esti helpo la postleciona vortolisto, kiu forfalis pro la unulingveco, sed kiu en granda listo retroveblas fine de la libro kie la eroj havas la indikon pri la koncernaj lecionoj. La aŭtoro prilaboras la plej gravajn prepoziciojn kaj afiksojn, la problemon de -ig, -iĝ, participojn kaj refleksivon, kaj multajn ĉiutagajn paroltemojn, kiel familio, aĉetumado, homa korpo (eĉ dufoje), tagordo, naturo, sezonoj-tempoj, kalendaro ktp.

La tekstoj estas priskribaj, monologaj kaj inter la didaktikcelaj materialoj legeblas ankaŭ proverboj, kelkaj fabeloj kaj literaturaĵoj. La ekzercoj (sen indikitaj solvoj) legigas, skribigas, respondigas kaj atentigas pri enparkerindaĵoj. Utila parto estas la librofina parto „La ĉiutaga Esperanto” en kiu troveblas laŭtemaj listoj de la plej oftaj parolturnojn de la lingvo. Kvankam ene de la libro ne troveblas informoj pri la movado, antaŭ la ferma enhavtabelo la aŭtoro donas liston de E-kluboj kaj de kelkaj (inter)naciaj retejoj. Ni atentigas vin ke Stano Marček verkis la libron unue por slovakoj, sed de tam jam ekzistas pli ol 30 diverslingvaj versioj de la libro.

Ni gratulas la aŭtoron pro la eldono de la riĉa kaj zorge farita instruilaro kaj esperas ke baze de tiu libro kreiĝas alilingvaj materialoj, precipe en tiuj landoj kie mankas porkomencanta, ĉefe kun junuloj bone uzebla, ilustrita lernilaro. La libro aĉeteblas ankaŭ ĉe la aŭtoro.
Jen dekminuta intervjuo kun la aŭtoro, farita kaj dissendita de Pola Radio (en unu el siaj lastaj programoj.)

Por havi kompletan trarigardon pri la eldonaĵoj de Stano Marček kaj pri la kunuzeblaj materialoj, rilataj al la lernokompleto Esperanto per rekta metodo bv. vidi la oferton de la aŭtoro.
Recenzoj:Esperanto - 2007/marto: Katalin Kováts: Riĉiĝo per ŝparo
Kreodato:2006-12-10 14:31:38
Lasta redakto:2014-09-16 19:13:02
Montroj:96714
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 47; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 47
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

6.
Mao87 je 2023-10-31 23:24:36    

Bona libro, taŭga por instrui komencantojn; efika uzo de ilustraĵoj cele al pliklarigo de la teksto, bildvortaro en ĉiu paĝo, simpla strukturigo de la teksto en la paĝoj. Elstara uzo de ilustritaj prepozicioj librofine. Bona uzo de ekzemploj por klarigo de gramatikaĵoj. Mi uzas partojn de la libro en miaj kursoj. Kvankam estas simplaj ekzercoj fine de ĉiu ĉapitro, certe plibonigus la libron aldono de iom pli praktikaj ekzercoj.

5.
vaikuku je 2021-07-14 19:52:50    

Estas bona libro por instrui komencantojn (aŭ eĉ memstare lerni): facile komprenebla, kun multaj ilustraĵoj, bildvortaro en ĉiu paĝo, klarigo de gramatikaj eroj per ekzemploj. Mi uzis ĝiajn lecionojn en mia kurso.
Tamen en ĝi mankas praktikaj ekzercoj, tial instruisto devas serĉi apartajn instruilojn por pliriĉigi lecionojn.

4.
Griet Symoens je 2007-10-25 20:57:36    

Tre bona kaj facile uzebla kaj mi ĝuas danke al ĝi instrui mian 11 -jaraĝa nepon Tom . Li rapide progresas.

3.
Stanislaw Mandrak je 2007-03-24 20:57:59    

De multaj jaroj oni sentis la mankon de la libro por la instruado de Esperanto per moderna "rekta metodo". Kaj fakte en esperantujo ĝi aperis antaŭ kelkaj monatoj. Mi persone tre ekinteresiĝis pri ĝi. De du monatoj laŭ la materialoj preparitaj de Stano Marĉek mi instruas la grupon de gelernantoj. Fakte grupon de la tn. "tria aĝo". Ili bonege akceptas ĉiujn partojn de materialo. Oni diras "ke unu bildo pli valoras ol mil vortoj". Kaj plenumi tiun eldiron helpas la bildoj preparitaj de Stano. Dum la tuta kurso lernantoj havas eblecon koni 500 vortojn kaj frazojn. Ofte eĉ pli ol mil, ĉar ĉio dependas de instruisto, kiu povas uzi la bildojn en diversaj manieroj. Mi pensas, ke kun la helpo de CD kaj DVD per projekciilo oni povas fari preskaŭ film-prezentadon dum leciono. Dankon Stano !!!
PS. Mi persone preparas polan version de la libro, kiu aperos post kelkaj semajnoj.

2.
Luigia Luigia Oberrauch Madella je 2007-01-10 11:10:57    

Bedaùrinde mi ankoraù ne sukcesis havi la libro mem en la manoj kaj pro tio mi ne rajtas frai komentojn pri ghi. Tamen al mi plachus kunlabori en ties tradukado en la italan lingvon por poste proponi ghin al kelkaj geinstruistoj, kiuj dezirias ekkomenci instrui e-on al siaj klasoj.

1.
Thu Thien Le je 2006-12-13 14:43:58    

Tre bone . Mi volas aĉeti du ekzemplerojn. ĉu mi povas ricevi ilin per "Libroservo" kaj pagos per Visakarto? Dankon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.