Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Poŝamiko (3a eldono)
Subtitolo:Memoriloj - bildvortaroj por komencantoj el la metiejo de edukado.net
Aŭtoro(j): ALLÉE, Beatrice
KOVÁTS, Katalin
Eldonejo:E-duKati, Den Haag, 2007.
ISBN:978-90-78519-01-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 5.10 EUR (sen varimposto)
FEL: 5.10 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 10.50 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Jen aperis la 4a represo, korektita eldono de la libreto. Ene de 15 monatoj forvendiĝis pli ol 2000 ekzempleroj de la libreto. La kajereto entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigiloj, kiuj pretiĝis laŭbaze de materialoj el la METIEJO kaj LERNILOTEKO de nia paĝaro. La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco. Ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj, bele aranĝitaj, kaj bone presitaj sur bonkvalitan, brilan - paperon. La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda kaj praktika. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj. Legante Poŝamiko oni povas lerni vortojn, ripeti gramatikaĵojn kaj enkapigi parolturnojn. Pri la temoj konsultu la enhavtabelon kaj paĝajn specimenojn sur la aparta paĝo de Poŝamiko, kie vi trovas ankaŭ la erarliston.Similajn foliojn kaj centojn da aliaj vi povas mem elŝuti el la retejo kaj helpe de ili pliprofundigi viajn sciojn. Kunprenu vian poŝamikon, foliumu ĝin ofte. La premiero okazis dum UK en Florenco, kie pere de ĝia aĉeto oni rajtis ankaŭ partopreni en la 4-era serio de paroligaj kursoj de edukado.net . La libreto havis grandan sukceson, ĉiuj 500 ekzempleroj estis forvenditaj aŭ donacitaj jam en Florenco. En septembro 2006 pretiĝis la dua eldono, kiun en marto 2007 sekvis la 3a. La eldonaĵon ni disponigas kontraŭ 5 eŭroj. La mendojn direktu al redaktanto@edukado.net. Jen pliaj informoj kaj specimenoj sur la paĝo de Poŝamiko
Recenzoj:Malgranda - sed kia amiko! Recenzo en IPR, 06/4. p. 30-32.
Kreodato:2007-03-21 11:56:19
Lasta redakto:2020-11-02 00:28:12
Montroj:82419
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 134; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 134
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

2.
Grazina je 2017-11-21 12:41:00    

Miaj lernantoj, kiam ricevas tiun libreton, kunportas ĝin ĉien kaj vere ofte uzas. Por komencantoj ĝi estas vera trezorejo.

1.
rachidthami je 2016-07-18 10:21:19    

Bonvolu, mi volas tiun libron
Poŝamiko

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.