Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado
Subtitolo:Human life - Homa vivo - Az emberi élet
Housing - Loĝado - Lakás
Aŭtoro(j): KOUTNY, Ilona
Eldonejo:PRODRUK, Poznań 2005.
ISBN:83-89887-19-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:B2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,90 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla, Esperanto, hungara
Nia opinio:La vortareto estas la 3a ero de la serio. La antaŭaj du libretoj estas: AEH etvortaro pri Lernado kaj Laboro kaj AEH etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado. Ankaŭ tiu ĉi vortareto enhavas 1200 vortojn kaj esprimojn en la unuopaj temoj kaj celas ĉefe progresantojn, kiuj intencas riĉigi sian vortprovizon pri la du pritraktataj temoj: homa vivo kaj loĝado. La esprimoj estas listigitaj en tri paralelaj kolumnoj: angla (markitaj la britaj kaj usonaj diferencoj), Esperanto kaj hungara. La tipografie eligitaj kapvortoj sekvas unu la alian en iu pragmatike logika ordo, tiel personoj, alkutimiĝintaj al laŭalfabetaj listoj povas havi malfacilaĵojn. Sub la kapvortoj la esprimoj grupiĝas jene: ● la diversaj tipoj de la kapvortoj; > verboj kaj rilataj esprimoj;○ adjektivoj; ♣ vortoj, asocieblaj al la kapvorto. Fine de la libro troviĝas kelkaj modelekzercoj por montri kiel oni povas efike uzi la vortareton. En nia Lerniloteko ni aperigas du seriojn el tiu ekzercaro. Jen la specimenoj pri Homa vivo, kaj Loĝado.La instruilo bone taŭgas ankaŭ por lerni unu el la naciaj lingvoj helpe de E-o kaj la alia lingva.Krom la libroservo ĉe UEA kaj baldaŭ ankaŭ ĉe FEL la vortaro aĉeteblas ankaŭ en Pollando en la librovendejo de Pawel Janowczyk, en Hungario ĉe la vendejo de HEA kaj ankaŭ ĉe la aŭtorino.
Kreodato:2005-10-05 08:47:51
Lasta redakto:2011-01-08 10:20:56
Montroj:38237
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 19; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 19
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Georgios Dermatis je 2005-11-22 01:48:51    

Tre bona, utila kaj detala etvortaro. Mi gratulas!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.