Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Manlibro pri instruado de Esperanto (2a eld)
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin (red.)
Eldonejo:Espero / ILEI - Partizánske / Hago, 2005
ISBN:80-969042-6-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):metodika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7.50 EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La Manlibro kreiĝis kadre de ‘Flugiloj de Malfacila Vento’, projekto por plivastigi kaj subteni inter la junuloj instruadon de Esperanto. La celoj estis • plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj per trejnseminarioj, manlibro kaj starigo de kontaktreto / komunumo• altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj• iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj ‘multobliga efiko’La materialon oni pretigis ĉefe por junaj instruantoj kaj instruemuloj de Esperanto, kiuj volas spertiĝi pri tiu fako kaj legi pri ĝi esperantlingvajn artikolojn. Tre utilas la eldonaĵo ankaŭ por spertaj instruistoj, kiuj ŝatus havi bonan superrigardon pri la metodologio, informiĝi pri praktikaj demandoj, kiuj rilatas al la plej aktualaj kaj modernaj Esperanto-helpiloj.Krom la teoria parto kaj historia trarigardo pri metodoj ni publikigas ankaŭ dokumentojn, modelon por instruplano kaj priskribon de modelleciono kaj ankaŭ diversajn listojn kun utilaj informoj.La membroj de la internacia teamo - kolektante siajn sciojn kaj spertojn - esperis helpi ĉiujn lernemajn kolegojn pli efike kaj bone instrui la internacian lingvon. La apartajn artikolojn ni aperigas iom post iom en la Legejo de edukado.net. Rimarko: la unue presita kvanto (300 ekzempleroj) jam elĉerpiĝis. ILEI en decembro 2005 represigis la duan eldonon en 500 ekzempelroj. Pri mendebloj informiĝu ĉe la redaktejo. Jen ligilo al la nova represaĵo.
Recenzoj:Stefan MacGill - IPR/05/3.
Prezento de la libro.Recenzo de Renato Corsetti - Esperanto decembro 2005 .
Liu Haitao , en La Ondo de Esperanto. 2007. №10 (156).
Kreodato:2005-10-19 20:39:56
Lasta redakto:2021-05-09 14:11:56
Montroj:43993
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Jawaid Eahsan je 2005-10-22 18:57:27    

Tre bone !

1.
Buczkowski Henryk je 2005-10-22 15:51:15    

Saluton. Tre bone. Mi deziras al vi ĉion plej bonan. Henriko el Katowice / Pollando.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.