Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Jen Nia Mondo 1-2 KoDoj (6)
Aŭtoro(j): WELLS, John
Eldonejo:Esperanto-Asocio de Britio (2005)
ISBN:0-906632-04-8 / 0-906632-05-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 15,60 -15,60 EUR (sen varimposto)
FEL: 35,01 (kune) EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 21,30 + 22,00 USD
Lingvo(j):angla, Esperanto
Nia opinio:La du kompletojn konsistigas entute 6 aŭdiodiskoj, kiuj akompanas la samtitolan lernilon (reeldonita en 2005). La sonmaterialo enhavas ne nur la tekstojn de la lernilo, sed ankaŭ anglalingvajn komentojn, klarigojn en dialoga stilo.Aŭskultante la diskojn (en aŭto, dum promenadoj, hejmaj laboroj) la vortostoko, gramatikaj klarigoj fiksiĝas en la memoro. Teknike la kvalito estas senriproĉa, la prononco bona, kvankam rekoneble angla. Ankaŭ la unua libreto de Jen Nia Mondo estas reeldonita en 2005. La KoDoj kaj la libroj aĉeteblas ankaŭ ĉe la libroservo de EAB, la kompletoj kostas po £12.00.
Kreodato:2005-11-27 17:53:26
Lasta redakto:2017-01-30 12:09:44
Montroj:22713
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
rando je 2018-02-07 01:49:24    

Mi uzis tiujn KoDojn kiel memlernanto. Mi taksis ilin bonajn. Ĉiu leciono daŭras proksimume 14 minutojn. Estas 25 lecionoj. Oni povas aŭskulti ilin dum veturado, ktp. Eldonita en 1974 kaj 1979. Ankaŭ estas 2 libroj. La libroj helpas, sed la KoDoj estas utilaj sen la libroj pro la instruado en la angla kaj Esperanto. Ĉirkaŭ 1500 radikoj estas prezentitaj. Tio estas, ĉiuj el grupoj 1 - 6 de Baza Radikaro Oficiala, plus 66% el grupo 7, kaj 17% el grupoj 8 kaj 9. Kelkaj radikoj estas nur en la libroj. Mi ĝuis la viran / inan voĉkemion en lecionoj 13-25. La 25 Esperanto-dialogoj daŭras preskaŭ unu horon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.