Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Universala Esperanto-Metodo
Aŭtoro(j): BENSON, D-ro Wm.S.
Eldonejo:Benson School of Esperanto, Newark, New Jersey, 1932.
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Lingvo(j):albana, angla, araba, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, estona, finna, franca, germana, greka, hebrea, hispana, hungara, islanda, itala, japana, jida, kataluna, kroata, latva, litova, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, romanĉa, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, turka, ukrajna
Nia opinio:La libro estis eldonita en Usono en 1932 kaj spegulis la tiutempan popularecon de legometodoj por lingvolernado laŭ kiu metodo la lingvolernado per legado estis la plej efika maniero. La legometodo de d-ro Benson konsistis ĉefe el tre ampleksa krestomatio de plej diversaj legaĵoj, de simplaj ekzercoj ĝis kompleksaj rakontoj, kun granda ilustrita vortaro enhavanta proksimume 11.000 desegnaĵojn, kaj en pluraj kazoj ĝis 40 alilingvaj tradukoj manskribitaj sub la bilde difinita vorto. Tiu "rekta lega metodo" ebligis al aŭtodidaktoj plenan komprenan ekregon de la skribita lingvo sen atento pri la aliaj lingvokapabloj.La libro estas tre impona kaj interesa, nepre videnda kaj por instruistoj kaj por nefakuloj. Ĝi bedaŭrinde ne plu aĉeteblas en libroservoj, sed se vi havas okazon trafoliumi ĝin, nepre faru, ne perdu tiun eblon.
La verko elŝuteblas en la retejo, jen la ligilo.

Kaj nova, kolora realigo de la maetrialo, fare de Jerzy Wałaszek (PL) estas sekvebla en la retejo: http://edu.i-lo.tarnow.pl
Kreodato:2006-01-02 13:41:31
Lasta redakto:2011-09-12 17:05:27
Montroj:60949
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 27; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  GIF .gif
Elŝutoj sume: 27
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Elda Doerfler je 2006-01-04 14:43:55    

Temas pri nepre konsultinda granda verko de pasintaj tempoj. Triesta E-Asocio posedas en sia biblioteko tiun gravaĵon, pro kiu ni plenrajte fieras. Mi persone posedas de d-ro Benson 5 libretojn titolitajn "Universala Esperantigilo de d-ro Benson". Ŝajne la tuta kolekto konsistas el 6 tiaj libretoj, bedaŭrinde al mi mankas la unuan. Ili estas ege ĉarmaj, kaj tre interesaj la klarigoj donita de d-ro Benson ekzemple pri la aktiva kaj pasiva participo. Ankaŭ ĉi tiujn indas trafolium. Gratulojn al vi pro la disponigo de la eksterordinare interesa lernilo.

1.
Georgo Dermatis je 2006-01-03 16:01:44    

Monumenteca, altkvalita verko, vere valora lernolibro!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.