Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Manlibro pri instruado de Esperanto (Represo de la 2a eld)
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin (red.)
Eldonejo:Espero / ILEI - Partizánske / Hago, Decembro 2005.
ISBN:80-969042-6-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):metodika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7.50 EUR (sen varimposto)
ELNA: 17.30 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La libro estas tutnova versio, represaĵo de la unua libroforma eldono, sed kun dekoj da ĉefe estetikaj, enpaĝigaj plibonigoj. Se vi facile volas distingi kiun version vi vidas, rigardu la dorsan kovrilon. La figuro de Simpson estas sur la unua versio, ĝi ne plu videblas sur la dua, korektita. Detalajn informojn pri la libro bv. vidi ĉe la unua presaĵo.La libro POR NE KOMERCAJ CELOJ nun elŝuteblas ĉi tie.La prezo estos la sama kiel tiu de la antaŭa eldono (€ 7,50, ĉe ILEI la sendokosto estas inkludita). Viajn mendojn sendu al UEA aŭ al ILEI libroservoj ILEI, Pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario, Rete: esperanna@gmail.com.
Recenzoj:Vidu ĉe la unua eldono.
Kreodato:2006-02-04 13:00:39
Lasta redakto:2010-08-03 16:13:51
Montroj:59838
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; Mezuma noto: 4.56; | Aldoni propran opinion

9.
Alcyr Rossi Rocha je 2010-06-21 17:13:31    

Mi ek komencas instrui Esperanton , pro tio, tiu libro falis el la ĉielo. Dankon !

8.
Nilton Pessanha je 2008-06-02 13:39:40    

bonan tagon!

7.
Georgios Dermatis je 2008-03-20 02:11:14    

Gratulon pro via decido enretigi tiun valoran helpilon! Mi opinias tiun manlibron nepre konsulteblan de kaj disponeblan al ĉiuj instruistoj de nia lingvo. Mi ne troigus, se mi dirus ke en ĝi estas pritraktitaj ĉiuj gravaj konsiloj, instrukcioj, taskoj ktp., kiuj rilatas kaj estas bezonataj por efika instruado de Esperanto. Mi apartenas ja al la feliĉuloj, kiuj posedas paperan ekzempleron, tamen mi estas certa ke via decido helpos al multaj geamikoj, kiuj iam ajn bezonus konsulti ĝin por eltrovi respondojn al certaj demandoj. Tamen ankaŭ antaŭa legado certe riĉigus la instrukapablon de ĉiu kolego kaj lumiĝus sufiĉajn - eble ankoraŭ ne elkonatajn kiel tiajn- "grizajn" terenojn de instrua praktiko.

6.
Joelle Corroy je 2008-03-17 11:40:07    

Mi jam parte legis la libron plurfoje kaj ĉiam multe lernas. Ege interesa libro ! Dankon por la nuna elŝutebla versio

5.
Harald Schmitz je 2008-03-15 10:28:25    

Kara sinjorino Kovats,

salutas vin Harald Schmitz el Pulheim, Germanio.

Multan dankon pro via atentigo pri la nova eldono de la "Manlibro".

Mi ĵus elŝutis ĝin de "edukado.net" kaj estas vere impresita de ĝia grandeco kaj utileco.

Mi admiras la energion, kompetencon, la spertojn kaj la laboregon, kiujn vi, viaj kunuloj kaj antauuloj metis en tiun "biblion" de la E-instruado.
Kiel kursgvidanto de la internacia, sed ankau kiel profesia instruisto de la angla (kaj de matematiko) mi certe profitos de la enhavaj trezoroj de la “Manlibro”.

Ankau estonte sukceson kaj plezuron je via laboro por Esperanto kaj ĝia instruado deziras,

samideane kaj amike

Harald Schmitz

4.
Joseo Tenorjo je 2008-03-15 00:48:54    

La elŝuteblo de tiu ĉi verko estas io vere gratulinda. Esperanto eble estas la nura lingvo, kies multaj lernantoj, post kelkmonata kurso, sentas sin instigataj gvidi lecionojn por bazuloj. Manke de ĉeesta porinstruista trejnkurso, tiaj instruantoj povas uzi la Manlibron kvazaŭ ian neĉeestan pedagogian kurson. Reta versio de la Manlibro havas apartan avantaĝon kompare kun tiu papera, nome oni povas teni ĝin ĉiam ĝisdatigita. Per elŝuto de tiu ĉi verko, kune kun tiu PMEG de la svedo Bertilo, kaj unu el multaj vortaroj ankaŭ senpage disponeblaj, neniu instruanto, kun aliro al la interreto, povas plendi, ke mankas ilaro por perfektigo de lia/ŝia instrukapablo. Gratulon al la praktika teamo de edukado.net.

3.
Jose Roldan Leon je 2008-03-14 23:22:46    

Kvankan ankoraŭ mi ne ellegis la manlibron, tion kion mi jam legis ŝajnis al mi vera juvelo ne nur por instrui sed ankaŭ kaj ĉefe por mem lerni.
Do, mi vere dankas vian laboron profite de ĉiuj esperantistoj.

2.
Katalin Kovats je 2006-02-07 13:49:21    

Kara Guillermo,

Unue mi gratulu al vi pro via lernado de E-o, instru- kaj propagandlaboro.
Por rekompensi kaj helpi vian agadon mi persone sendos al vi donace la libron. Ĝis ĝi alvenas al Kubo, vi povas konsulti plurajn erojn de la libro en nia Legejo kaj elŝuti multajn instrumaterialojn kaj helpilojn en nia Lerniloteko kaj Metiejo.
Bonan laboron deziras kaj staras je via dispono:
Katalin Kovats, redaktoro (de tiu ĉi retejo kaj de la Manlibro)

1.
Guillermo Bes Salazar je 2006-02-07 13:30:46    

Mi ankoraŭ ne havis la eblecon ellegi kaj studi la libron, sed mi opinias ke ĝi estas bonega instruistilo por plibonigi la lernadon de esperanto. Bedaŭrinde mi ne povas aĉeti ĝin ĉar mi vivas en kubo kaj la eŭro ne estas la oficiala monero el kubo, pro tio mi ne povas aĉeti ĝin.Post 9 monatoj lernante kaj studante esperanton mi ekinstruis ĝin
en la sama lernejo kie mi lernis ĝin, mi multe ŝatas ĝin. Mi havas 5
gelernantojn, ili lernas en la unua nivelo de la kurso, poste ili komencos
la duan nivelon ankaŭ kun mi kiel instruanto. Mi bone klopodas por ke
miaj gelernantoj bonege povu lerni kaj kompreni la lingvon, kaj por ke je
la fino de la kurso ili povu interparoli kaj interkomunikiĝi pere de la
Internacia Lingvo-Esperanto. Mi laboras favore de esperanto en mia lando
por ke esperanto estu konata de ĉiuj personoj kaj por ke nia esperanto-
movado kresku pli kaj pli enlande kaj eksterlande.

Mi skribas al vi ĉar mi sciis pri la Manlibro pri
Instruado de Esperanto, ĝi estas tre bona kaj interesa kaj enhavas tre
bonajn gramatikajn aspektojn pri la internacia lingvo-Esperanto. Mi
deziras ricevi la Manlibron pri Instruado de Esperanto por faciligi la
lernadon de esperanto al miaj gelernantoj kaj mi ankaŭ plibonigi mian
esperanton, sed okazas ke mi vivas en kubo kaj ne povas aĉeti la libron.
Ĉu vi povas sendi la libron aŭ aliajn intruajn materialojn al mi?. se
eblas, jen mia poŝtadreso.

Guillermo Bes Salazar
Calle 2 #74 1/2 entre Gasómetro y 9.
Reparto Mariana de la torre.
Código Postal 90200.
Santiago de Cuba, Cuba.



Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.